Kratera lago
Kratera lago estas lago, formiĝinta rezulte de pleniĝo per akvo de vulkana kratero, kaldero, maaro aŭ alfrapa kratero.
Ĉar krateroj plej ofte havas rondan formon kaj altajn murojn, kratera lago havas malmultajn alfluojn kaj preskaŭ neniujn elfluojn. Kutime kratero pleniĝas per pluva akvo (maaroj per grunda akvo (ruse: Грунтовая вода)) kaj la lago atingas ekvilibron per enfiltriĝo kaj vaporado). Post paso de tempo erozio povas estigi surteran elfluejon aŭ eĉ trafluejon, ekzemplo de kio estas la novzelanda lago Taupo, tra kiu fluas la rivero Waikato.
Akvo en vulkana kratero foje havas tian kemian konsiston, kiu igas vivon neebla. Ekzemploj de tiaj ofte koloraj acidaj lagoj estas Rincón de la Vieja kaj Irazú en Kostariko. Ankaŭ kvanto de karbona dioksido povas esti tre alta kaj kaŭzi limnologian katastrofon, kiel ĉe la lago Nyos en Kameruno.
Ekzemploj de krateraj lagoj
[redakti | redakti fonton]nomo | tipo de kratero | (landero kaj) lando | areo (km²) |
---|---|---|---|
Afriko | |||
Bosumtwi | alfrapa kratero | Ganao | 49 |
Nyos | maaro[1] | Kameruno | 2 |
Monoun | maaro[2] | Kameruno | |
Wenchi | vulkana kratero | Etiopio | |
Ameriko | |||
Atitlán | Gvatemalo | ||
Cuicocha | kaldero | Ekvadoro | |
Irazú | vulkana kratero | Kostariko | |
Katmai | kaldero | Alasko, Usono | |
Kratera Lago | kaldero | Oregono, Usono | 53 |
Rincón de la Vieja | vulkana kratero | Kostariko | |
Saint-Jean | alfrapa kratero | Kebekio, Kanado | |
Lago Coatepeque | kaldero | Salvadoro | |
Aŭstralio kaj Oceanio | |||
Taupo | kaldero | Nov-Zelando | 616 |
Azio | |||
Ĉiela Lago | montara kaldero | Nord-Koreio kaj Ĉinio | |
Elgigitgin | alfrapa kratero | Siberio, Rusio | 110 |
Kelud | Indonezio | ||
Lonar | alfrapa kratero | Maharashtra, Barato | 1 |
Kurilskoje (ruse: Курильское) | kaldero | Kamĉatko, Rusio | |
Nemrut | kaldero | Okcidenta Armenio, Turkio | |
Pinatubo | kaldero | Filipinoj | |
Taal | kaldero (3 krateroj) | Filipinoj | 234 |
Toba | kaldero | Sumatro, Indonezio | 1130 |
Kusŝaro | kaldero | Hokkaido, Japanio | 79 |
Ŝikotsu | kaldero | Hokkaido, Japanio | 78 |
Toja (aŭ Toya) | kaldero | Hokkaido, Japanio | 71 |
Toŭada (aŭ Towada) | kaldero | Honŝu, Japanio | 61 |
Tazaŭa (aŭ Tazawa) | kaldero | Honŝu, Japanio | 26 |
Eŭropo | |||
Albana Lago | vulkana kratero / kaldero | Latio, Italio | 6 |
Averno | vulkana kratero | Kampanio, Italio | 0,5 |
Bolsena | kaldero | Latio, Italio | 113 |
Bracciano | kaldero | Latio, Italio | 56 |
Kerið | Islando | ||
Külső-tó | kaldero | Hungario | 0,7 |
Laacher | kaldero (ofte indikata kiel maaro) | Ejfelo, Germanio | 3 |
Öskjuvatn | kaldero | Islando | 11 |
Siljan | parto de alfrapa kratero | Svedio | 292 |
Windsborn (germane: Windsborn) | vulkana kratero | Germanio | 3 |
Marso | |||
Jezero (angle: Jezero (crater)) | kratero | — | sekiĝinta |
Grava rimarko
[redakti | redakti fonton]Estas ankaŭ vulkanaj lagoj kiuj ne estas krateraj.
Ekzemple, la lagon Tana-n en Etiopio estigis lafo el pluraj erupcioj, kiu blokis la fluon de la praa Blua Nilo kaj de aliaj riveroj.
Referencoj kaj eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lake Monoun and Nyos, Oku Volcanic field, Cameroon (angle). Oregon State University (2005). Arkivita el la originalo je 2017-06-29. Alirita 2017-07-08.
- ↑ Oku Volcanic field (angle). Global Volcanism Program. Smithsonian Institution. Alirita 2017-07-08.