Kriváň (distrikto Detva)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kriváň |
Kriváň | |
hungare: Krivány, germane: Bergmünnich | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Kriváň | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Detva |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Podpoľanie |
Rivero | Slatina |
Situo | Kriváň |
- alteco | 395 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 31′ 50″ N 19° 26′ 50″ O / 48.53056 °N, 19.44722 °O (mapo) |
Areo | 9,1097 km² (910,97 ha) |
Loĝantaro | 1 664 (31.12.2010) |
Denseco | 182,66 loĝ./km² |
Memstariĝo | 1955 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 962 04 |
Telefona antaŭkodo | +421 45 |
Aŭtokodoj | DT |
NUTS | 518549 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Kriváň (village) | |
Retpaĝo: www.obeckrivan.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Kriváň hungare Krivány aŭ Kriványgyetva [krivAnjdjetva], germane Bergmünnich estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Kriváň situas laŭ ĉefvojo kaj fervojo Zvolen-Lučenec. Detva troviĝas je 5, Zvolen je 28, Lučenec je 31 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la mezepoko ne estis tie domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro menciis tie unusolan gastejon. En 1852 mapo montras tie nenion. La loko menciiĝis unuafoje en 1860. En 1871 nova fervojo Salgótarján-Losonc-Ruttka pretiĝis, kiu havis tie fervojan haltejon. Tio portis prosperon. Komence de la 20-a jarcento jam poŝtoficejo funkciis. Ĝis Traktato de Trianon la loko apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Nagyszalatna, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. La memstara vilaĝo Kriváň fondiĝis en 1955. Tiam vivis tie 2135 vilaĝanoj en 420 domoj, en 1993 1630 vilaĝanoj en 480 domoj. Kolĥozo formiĝis en 1959. En 2001 vivis en Kriváň 1650 homoj, (1640 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Kirilo kaj Metodo de 1989
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Kriványgyetva naskiĝis hungara naĝisto Géza Szigritz.