Nikolao Hohlov
Nikolao Hohlov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1891 en Moskvo |
Morto | 1-an de januaro 1953 (62-jaraĝa) en Moskvo |
Tombo | Ostankino Cemetery (en) |
Lingvoj | Esperanto • rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto poeto literaturkritikisto ekonomikisto tradukisto verkisto |
Nikolao HOHLOV (ruse Хохлов Николай Иванович; naskiĝis en 1891 en Moskvo; mortis en 1953) estis rusa esperantisto kaj esperantlingva poeto, supera ekonomo ĉe industria trusto, dum ioma tempo ataŝeo en Zagrebo.
Li esperantistiĝis en 1905. Liaj unuaj poemoj aperis en 1910. Li kontribuis al La Ondo de Esperanto, Konkordo, Literatura Mondo, Heroldo de Esperanto, Esperanto kaj aliaj gazetoj lingvajn kaj kritikajn artikolojn. Li tradukis el la angla, rusa kaj serba lingvoj.
De 1918 ĝis 1928 li estis rifuĝinto kaj elmigranto en diversaj lokoj, precipe en Kroatio. Du jarojn dum la Dua mondmilito li vivis en Taŝkento. La reston de sia vivo li pasigis en Moskvo. Post 1933 li deflankiĝis de la Esperanto-movado.
Lia sola poemaro La Tajdo (kronita de la Laŭro de la Akademio de Esperanto en 1929) akiris al li renomon inter la tutmonda esperantistaro pro la sorĉa liriko en la versoj. Plejmulto de la poemoj kantas pri amo, en aliaj esprimiĝas revoluciaj impulsoj. Lia loko estas inter la plej eminentaj poetoj de la esperantlingva literaturo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Ĉe miaj plumvestitaj amikoj, rakonto. En: Literatura Mondo 2/1922, paĝoj 29–31.
- Pri kelkaj faktoroj de la nuntempa Rusa arto. En: Literatura Mondo 3/1922, paĝoj 48–51.
- La morto de la delegito de UEA,[rompita ligilo] originala komedieto. Zagrebo: Albrecht, 1924. (Biblioteko de la Konkordo 1.)
- Post kvardek jaroj. En: Literatura Informilo, 4/1927, paĝoj 1–4.
- La Tajdo,[rompita ligilo] poemaro.
- Pri unu aktuala temo. En: Al la nova etapo, Lepsiko: EKRELO, 1932, paĝoj 47–52.
- Nia lingvo. Plendo, Poemoj. En: Nova Esperanta Krestomatio, Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio, 1991, paĝoj 391–393.
- Mia Vojo, pli ol dudek poemoj kun ekvivalentoj en la rusa kaj ampleksa bio-bibliografio de la poeto, Samara 2005, 110 paĝoj.
- Verda Rido, Teksto, konsiderita perdita, kiun la aŭtoro verkis dum sia restado en Zagrebo, 2010, 35 paĝoj.[1]
Rete legeblaj
[redakti | redakti fonton]- Viburno, poemo, 1928.
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri La morto de la delegito de UEA
|
|
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]- Aleksandr Drozdov: Krucumo, Zagrebo, 1922. 55 paĝoj.
- N. Pinegin: Ĉe la Akvofalo. En: Literatura Mondo, februaro 1923, paĝoj 21–24.
- Vlas Doroŝeviĉ 1924 : Orientaj Fabeloj, humuraj, trafaj satiroj. Lepsiko: Hirt, 65 paĝoj. ("Internacia Mondliteraturo" 15.)
- Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj: La Morto de Danton, tragedio. Horrem: Heroldo de Esperanto, 1928. 75 paĝoj.
- Marshall Saunders: Bela Joe, aŭtobiografio de hundo. Londono: Brita Esperantista Asocio, 1929. 310 paĝoj.
- M. Ŝejnman: Milito kaj Religio, Moskvo, 1929. 34 paĝoj.
- Ernest Drezen 1931 : Historio de la Mondolingvo, 2-a eldono. Lepsiko: Ekrelo, 240 paĝoj.
- A. A. Suĥanov: La Unua Soveta Blumingo, Lepsiko: Ekrelo, 1932. 38 paĝoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Valentin Melnikov (1 2018). “Plia verda kabaredo”, Esperanto (1320 (1)), p. 6.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Georgi Mihalkov: Min obsedas la liriko. Cent jaroj de la naskiĝo de Nikolaj Hohlov. En: Bulgara Esperantisto, 10/1991, paĝoj 10–11.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Enciklopedio de Esperanto/H en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- Ludoviko Totsche: N. Hohlov: La Tajdo, (Recenzo). En: Literatura Mondo, n-ro 10.
- B. Tornado: Biografio de Nikolao Ĥoĥlov. «IMPETO-89», Moskvo, 1990.
- Nikolaj Ĥoĥlov: 110-a datreveno de granda poeto, eseeto de NikSt, 2001.
- A. Korĵenkov: Nikolao Hohlov[rompita ligilo]. En: La Ondo de Esperanto, n-ro 209, 2012:4.