La Vache
La Vache | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | La Vache |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 14 jul. 2016, 2016 |
Ĝenro | komedia filmo |
Reĝisoro(j) | Mohamed Hamidi |
Produktisto(j) | Jamel Debbouze • Nicolas Duval Adassovsky • Laurent Zeitoun • Yann Zenou |
Scenaro | Mohamed Hamidi • Alain-Michel Blanc • Fatsah Bouyahmed |
Loko de rakonto | Alĝerio |
Muziko de | Ibrahim Maalouf |
Rolantoj | Fatsah Bouyahmed • Lambert Wilson • Jamel Debbouze • Julia Piaton • Cyril Hanouna |
Honorigoj | Q111908082 • Audience Award of the Alpe d'Huez International Comedy Film Festival |
IMDb | |
La Vache [laVAŜ] (La bovino) estas franca komedia filmo reĝisorita de Mohamed Hamidi, kaj publikigita en 2016.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Fatah, malriĉa alĝera kamparano, kontentema kaj optimista, neniam foriris el sia loĝloko. Amanto de la franca kulturo kaj ĉefe la popola muziko de la 1980-aj jaroj, revas porti sian bovinon, Jacqueline, al la Internacia Agrikultura Salono de Parizo. Iam, surprize, li ricevas inviton por ĉeesti kaj konkurenci, premie al sia insisto. Sed li ne kapablas financi la vojaĝon kaj devas prunti monon el ĉiuj lokanoj, kiuj akceptas spite la dekomencajn malpretecojn.
Li lasas sian edzinon Naïma kaj siajn du filinojn kaj ŝipveturas al Marsejlo kun sia bovino. Antaŭ ekpiediri al Parizo, li vizitas sian bofraton, Hassan, kiu loĝas delonge en Marsejlo. Li malkovras, ke tiu lasta kaŝis la ekziston de sia geedzeco kun francino kaj de iliaj du filoj. Hassan petegas Fatah nenion malkaŝi kaj tuj foriri. Fatah ekveturas tra Francio, laŭ kio li renkontas tre variajn rolulojn: li hazarde eniras diboĉe en loka festo, poste estis gastigita ĉe ruinita grafo, Jacqueline estas blokita en rojo, kaj finfine li nevolonte engaĝiĝas en protesta manifestacio de kamparanoj, kio rezultas en lia maljusta aresto. Registrita de ĵurnalistino de la franca televido, la kuraĝa piediranto aperas en la amaskomunikiloj kaj en la sociaj retoj, kio rezultas en ĝenerala admirado eĉ sur lia loĝloko.
Je la momento de la konkurenco, li apenaŭ sukcesas alveni akurate, kion finfine li faras pere de la helpo de pluraj admirantoj, inter kiuj la grafo, kaj lia bovino venkas en la konkurso de la plej bela bovino de "tarentaise" bredraso. Tamen fotoj de la festo, en kiu li aperas ebria kaj kisante virinon, skandalas lian tradician loĝlokon.
Kelkaj geaktoroj kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Fatsah Bouyahmed : Fatah Ballabes, la alĝera kamparano
- Lambert Wilson : Philippe, la ruinigita grafo
- Jamel Debbouze : Hassan, la bofrato de Fatah
- Julia Piaton : la televida ĵurnalistino