Labredoj
Labredoj, estas familio, scienclatine Labridae, de maraj fiŝoj, multaj el kiuj estas brilkoloraj. Tiu familio estas granda kaj diversa, kun ĉirkaŭ 600 specioj en 81 genroj, kiuj estas dividataj en 9 subgrupoj aŭ triboj.[1][2][3] Ili estas tipe malgrandaj fiŝoj, plej el ili malpli ol 20 cm longa, kvankam la plej granda, nome la ĝibokapa labro (Cheilinus undulatus), povas esti ĝis 2.5 m. Ili estas efikaj karnovoruloj, kiuj manĝas ampleksan gamon de malgrandaj senvertebruloj. Multaj malgrandaj laboroj sekvas la manĝovojon de pli grandaj fiŝoj, kaptante senvertebrulojn movoĝenitajn de ilia pasado.[4] Junuloj de kelkaj reprezentantoj de la genroj Bodianus, Epibulus, Cirrhilabrus, Oxycheilinus, kaj Paracheilinus kaŝiĝas inter la tentakloj de la liber-vivantaj fungokoraloj Heliofungia actiniformis.[5][6]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Parenti, Paolo; Randall, John E. (15 April 2011). "Checklist of the species of the families Labridae and Scaridae: an update". Smithiana Bulletin. 13: 29–44.
- ↑ Parenti, Paolo; Randall, John E. (June 2000). "An annotated checklist of the species of the labroid fish families Labridae and Scaridae". Ichthyological Bulletin. 68: 1–97. hdl:10962/d1019894. ISSN 0073-4381.
- ↑ Cowman, P.F.; Bellwood, D.R.; van Herwerden, L. (2009). "Dating the evolutionary origins of wrasse lineages (Labridae) and the rise of trophic novelty on coral reefs". Molecular Phylogenetics and Evolution. 52 (3): 621–631. doi:10.1016/j.ympev.2009.05.015. PMID 19464378.
- ↑ Choat, J.H.; Bellwood, D.R. (1998). Paxton, J.R.; Eschmeyer, W.N. (eld.). Encyclopedia of Fishes. San Diego: Academic Press. p. 211. ISBN 978-0-12-547665-2.
- ↑ Bos, Arthur R (2012). "Fishes (Gobiidae and Labridae) associated with the mushroom coral Heliofungia actiniformis (Scleractinia: Fungiidae) in the Philippines". Coral Reefs. 31: 133. doi:10.1007/s00338-011-0834-3.
- ↑ Bos, AR; Hoeksema, BW (2015). "Cryptobenthic fishes and co-inhabiting shrimps associated with the mushroom coral Heliofungia actiniformis (Fungiidae) in the Davao Gulf, Philippines". Environmental Biology of Fishes. 98 (6): 1479–1489. doi:10.1007/s10641-014-0374-0.