Lanterno
Lanterno | |
---|---|
Lanterno estas la kombino de lumfonto kaj protekto de ĝi, fajrujo, kontraŭ vento aŭ pluvo. Esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta vortaro klarigas ĝin "speco de skatolo kun travidaj flankoj, en kiun oni metas kandelon aŭ alian lumilon, por ĝin ŝirmi kontraŭ vento"[1].
Laŭ Francisko Azorín Lanterno estas Skatolo kun tralumeblaj partoj en kiu oni metas lumigilon. Prisma surtegmanta konstruaĵo kun ampleksaj aperturoj por faciligi la sunlumigon internan.[2] Li indikas etimologion el la greka lampter kaj de tie la latina lanterna.
Tipoj
[redakti | redakti fonton]Aparte pri la lumigo de vojoj aŭ aliaj publikaj lokoj gravas lanternoj fiksitaj sur fostoj. Sur grandaj velŝipoj de la antikvaj kulturoj ĝis la 18-a jarcento, la lanternoj kutime situis ĉe la plej malantaŭa ŝipa parto, la pobo.
Specifa formo de lanterno, malgranda kaj ne-portebla, kun fajra lumilo (kandelo aŭ olelampeto, ne elektra lumo) kaj ofte kun eksteraĵo papera kiu ne tolerus tro fortan venton ĉar ĝi mem povus ekbruli, estas lampiono.
Historio
[redakti | redakti fonton]Jam uzitaj en la antikvaj kulturoj ekzemple de egiptoj, helenoj, fenicianoj kaj romianoj, lanternoj disvastiĝis al pli diversaj vivsituacioj en la frua mezepoko: Lumilo, plej ofte kandelo, malpli ofte olea lampeto, metiĝis en metalan kadron, kies flankaj partoj konsistis el platoj de lumtralasema kerato, vitro, kristalo, pergameno aŭ papiruso. La lanternoj pendis en ĉambroj kaj salonoj, estis portataj dum nokta vojado kaj dum nokta gardostaro de soldatoj, kaj estis signaliloj sur ŝipoj. Antaŭ ekzistis nur metalaj lanternoj kun multaj truetoj en plej ofte cilindra lada eksteraĵo - la truetoj permesis eniron de aero kaj eliron de lumo, sed tamen signifis protekton kontraŭ vento aŭ pluvo. Pendantaj lanternoj el forĝata metalo en la eŭropaj ŝtatoj de la 16-a jarcento pli kaj pli fariĝis artaj objektoj.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ PIV, 1970, paĝo 616
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 126.