Las Palmas de Gran Canaria
Las Palmas de Gran Canaria | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio turisma celloko vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 35001–35020 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 378 027 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 760 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 28° 8′ N, 15° 26′ U (mapo)28.127222222222-15.431388888889Koordinatoj: 28° 8′ N, 15° 26′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 8 m [+] | ||||
Areo | 100,55 km² (10 055 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Las Palmas de Gran Canaria [+] | |||||
Las Palmas de Gran Canaria estas ĉefurbo de la insulo Grankanario (Gran Canaria), en la Kanariaj Insuloj (Hispanio). Ĝi situas en la nord-orienta angulo de la insulo kaj dum la jaro 2001 havis 354 863 loĝantojn - fine de 2023 estis 378 027.
Ĝi samtempe estas ĉefurbo de hispana provinco, kiu ampleksas la orientan duonon de la Kanariaj Insuloj (do la insulojn Grankanario, Lanzaroto, Fuerteventuro kaj "la Insuletojn").
Samrajte kun Santa Cruz de Tenerife ĝi estas ĉefurbo de la Kanarioj (aŭtonoma komunumo).
Las Palmas estas la plej granda el la urboj de la Kanarioj, kaj unu el la ok plej grandaj de la tuta Hispanio.
Ĝi estis fondita en 1478 de la unuaj hispanaj konkerantoj, kaj baldaŭ ĝia haveno fariĝis unu el la ĉefaj de la areo. Kristoforo Kolumbo haltis tie en siaj vojaĝoj al kaj el Ameriko. Dum la postaj jaroj ĝi suferis diversajn atakojn de piratoj.
EN 1595 la nederlanda admiralo Pieter Van Der Does, malvenkinta en la batalo de Lentiscal/Santa Brigida, ordonis bruligi la kapelon de San Telmo (nun paroĥa kirko de Sankta Bernardo, nacia monumento), centre de Las Palmas. Alia nederlandano, Johann Van Der Laan, en 1919 donacis memortabulon por la rekonstruita kapelo.
Ĉefaj vidindaĵoj de la urbo estas la malnova parto, konata kiel Vegueta, kie troviĝas la historiaj monumentoj, kiel la Urbodomoj, la Katedralo aŭ la Domo de Kolumbo, la havenareo (Puerto) kaj la plaĝo de las Canteras, en kies ekstremo troviĝas la Teatro Alfredo Kraus, honore al la fama samnoma tenoro.
Demografia evoluo de Las Palmas de Gran Canaria inter 1991 kaj 2004
| |||
1991 | 1996 | 2001 | 2004
|
354.877 | 355.563 | 354.863 | 376.953 |
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj de Las Palmas kaj Gran Canaria
- Urbestraro
- retejo pri la loka karnavalo
- Municipo Las Palmas de Gran Canaria
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Las Palmas de Gran Canaria en la hispana Vikipedio.