Saltu al enhavo

Linia skribo B

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skriboj el Mikeno en Linia B

La skribo Linia B (pro diferencigi de la pli malnova linia skribo A) estas silabskribo de la mikena kulturo de Grekio. Ĝi estiĝis en la 15-a jarcento a. K. kaj estis uzata ĝis la 12-a jarcento a. K. el Knossos sur Kreto kaj la greka kontinento.

Konataj estas ĉirkaŭ 90 silabsignoj, 160 signoj kun vortosignifo kaj diversaj signoj por numeroj.

La skribo iĝis konata danke al trovitaĵo en 1878 sur Kreto. La nomumo venas de Siro Arthur Evans, elfosanto de Knossos, laŭ la skribsignoj gratitaj per unuopaj linioj en la argilajn tabulojn. Pro la parenceco al linia skribo A, oni pensis, ke ankaŭ tiu skribo apartenas al la minoja kulturo. Oni trovis tie ĉirkaŭ 4360 tabulojn.

Oni trovis tabulojn en la palaca arĥivejo en Pilos (1087 tabuloj), kiun malkovris Carl Blegen. Pliaj troviĝejoj estas en Ĥania (4 tabuloj, sur Kreto), Mikeno (73), Tirinto (27) kaj Tebo (99+238) sur la kontinenta Grekio.

Deĉifrado

[redakti | redakti fonton]

La deĉifrado de la skribo sukcesis en 1952, la deĉifrantoj estis la brita arkitekto kaj lingvoesploristo Michael Ventris kun John Chadwick. Ili montris, ke la trovitaj tekstoj estis verkitaj en la frua formo de la antikva greka lingvo (mikena greka lingvo).

Ĉe la trovitaĵoj temas ĉefe pri notoj al ekonomiaj kaj administraj aferoj, kiuj estis dediĉitaj por longa rezervado. La argilaj tabuloj konserviĝis do nur pro brulkatastrofoj, kiuj igis ilin longtempe konserveblaj. Tiel ili sciigas nin pri ekonomiaj rilatoj kaj administrado de la lastaj monatoj antaŭ la katastrofo.

Por la skribado sur argilo, la linia skribo kun detalaj simboloj estas malbone uzebla. Oni tial supozas, ke oni skribadis ĉefe sur aliaj, ne longrezistaj materialoj kiel papirusopergameno.

Ekzemplo pri linia B

Silabsignoj

[redakti | redakti fonton]

Oni devas legi la skribon de maldekstro al dekstro, desupre al subo. Oni dividas la vortojn per kurta vertikala komo. La silaboj signifas malfermitajn silabojn, tiel ĉiu silabo finiĝas je vokalo. La silaboj entenas 5 konatajn vokalojn (a, e, i, o, u) kaj 12 konsonantojn (d, j, k, m, n, p, q, r, s, t, w, z). La KV-paroj (unu konsonanto + unu vokalo) povas kombiniĝi tiel 12*5 = 60. Oni ne scias la silaban signo por 6 KV-paroj (ji, ju, qu, wu, zi, zu). Ekzistas signoj, kies sonvaloro egalas al alia (el a, ra ekzistas 3 tipoj, el pu, ro, ta 2-2); aŭ signifas pli komplikajn silabojn (au, dwe, dwo, nwa, pte, twe, two). Krom tiuj ekzistas 16 ne-deĉifritaj silabsignoj.

Ideogramoj
Signo Unikodo Numerado de Bennett CIPEM-kodo en Esperanto
Homoj kaj bestoj
U+10080 100 A- VIR
vir
viro
U+10081 102 A- MUL
mulier
virino
U+10082 104 Cn CERV
cervus
cervo
Konataj silabsignoj (plej simplaj malfermitaj silaboj)
-a -e -i -o -u
𐀀 a

*08

𐀁 e

*38

𐀂 i

*28

𐀃 o

*61

𐀄 u

*10

d- 𐀅 da

*01

𐀆 de

*45

𐀇 di

*07

𐀈 do

*14

𐀉 du

*51

j- 𐀊 ja

*57

𐀋 je

*46

𐀍 jo

*36

k- 𐀏 ka

*77

𐀐 ke

*44

𐀑 ki

*67

𐀒 ko

*70

𐀓 ku

*81

m- 𐀔 ma

*80

𐀕 me

*13

𐀖 mi

*73

𐀗 mo

*15

𐀘 mu

*23

n- 𐀙 na

*06

𐀚 ne

*24

𐀛 ni

*30

𐀜 no

*52

𐀝 nu

*55

p- 𐀞 pa

*03

𐀟 pe

*72

𐀠 pi

*39

𐀡 po

*11

𐀢 pu

*50

q- 𐀣 qa

*16

𐀤 qe

*78

𐀥 qi

*21

𐀦 qo

*32

r- 𐀨 ra

*60

𐀩 re

*27

𐀪 ri

*53

𐀫 ro

*02

𐀬 ru

*26

s- 𐀭 sa

*31

𐀮 se

*09

𐀯 si

*41

𐀰 so

*12

𐀱 su

*58

t- 𐀲 ta

*59

𐀳 te

*04

𐀴 ti

*37

𐀵 to

*05

𐀶 tu

*69

w- 𐀷 wa

*54

𐀸 we

*75

𐀹 wi

*40

𐀺 wo

*42

z- 𐀼 za

*17

𐀽 ze

*74

𐀿 zo

*20

Aliaj silaboj
Jel 𐁀 𐁁 𐂋 𐁃 𐁄 𐁅 𐁇 𐁆 𐁈 𐁉 𐁊 𐁋 𐁌
𐁍
Transskribo a2 (ha) a3 (ai) au dwe dwo nwa pte pu2 (phu) ra2 (rya) ra3 (rai) ro2 (ryo) ta2 (tya) twe two
*25 *43 *85 *71 *90 *48 *62 *29 *76 *33 *68 *66 *87 *91
Necertaj aŭ ne-deĉifritaj silabsignoj
Jel 𐁐
𐁑
𐁒
𐁓
𐁔
𐁕
𐁖
𐁗
𐁘
𐀎
𐁙
𐁚
𐁛
𐁜
𐁝
Transskribado *18 *19 *22 *34 *35 *47 *49 pa3? *63 swi? ju? zu? swa? *83 *86 *89
Numerado de Benett *18 *19 *22 *34 *35 *47 *49 *56 *63 *64 *65 *79 *82 *83 *86 *89