Litovio en la Somera Olimpiko 2024
Litovio en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Somera Olimpiko 2024 en Parizo | ||||||||||||
50 sportistoj en 13 disciplinoj (fakoj) | ||||||||||||
Flagoportanto | Justina Vanagaitė kaj Rytis Jasiūnas (inaŭguro) Dominika Banevič (fermo) |
|||||||||||
Medaloj Rango: #70 |
oro 0 |
arĝento 2 |
bronzo 3 |
sumo 5 |
||||||||
Olimpika historio | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 |
||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1924 · 1928 · 1932 · 1936 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 |
||||||||||||
Aliaj parencaj aperoj | ||||||||||||
Rusia Imperio (1912) Sovetunio (1952–1988) |
La sportista teamo de Litovio konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 11-a partopreno en Someraj Olimpikoj. Kunordigis la teamon la Litova Olimpika Komitato (litove Lietuvos tautinis olimpinis komitetas, LTOK), fondita en 1924.
Konkuris sume 50 litovaj atletoj en 13 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la dresrajdistino Justina Vanagaitė kaj la velisto Rytis Jasiūnas (inaŭguro).[1]
La teamo sume atingis 4 medalojn, 2 arĝentajn kaj 2 bronzajn, kaj sekve ricevis la 70-an rangon. En la solena fermo la flagoportantino estis la nur 17-jara rompdancistino Dominika Banevič, kiu akiris unu el la du litovaj arĝentaj medaloj en Parizo.
Medalistoj
[redakti | redakti fonton]Medalo | Nomo | Disciplino | Evento | Dato |
---|---|---|---|---|
Arĝento | Mykolas Alekna | atletiko | diskoĵeto | 7-a de aŭgusto |
Arĝento | Dominika Banevič | rompdancado | ina konkuro | 9-a de aŭgusto |
Bronzo | Viktorija Senkutė | remado | ina unuopa remado | 3-a de aŭgusto |
Bronzo | Evaldas Džiaugys Gintautas Matulis Aurelijus Pukelis Šarūnas Vingelis |
basketbalo | viraj 3x3 | 5-a de aŭgusto |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (litove kaj angle)
- paĝo en la retejo de la Internacia Olimpika Komitato (france kaj angle)
|