Saltu al enhavo

Monaĥejo Aleksandro Nevskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vido de la monaĥejo komence de la 19a jarcento.
Moderna vido de la Lavra.

La Monaĥejo Aleksandro NevskijMonaĥejo Sankta Aleksandro Nevskij estis fondita de Petro la Granda en 1710 ĉe la orienta pinto de la Nevskij prospekt, ĉefa strato en Sankt-Peterburgo, Rusio, supozinte ke tiu estas la loko kie okazis la Neva Batalo en 1240 kiam soldataro gvidita de la princo Aleksandro Nevskij venkis super la svedoj; tamen, tiu batalo fakte okazis ĉirkaŭ 19 kilometrojn for de tiu loko.[1] "La 5-an de aprilo 1713, en Sankt-Peterburgo, en ĉeesto de Petro la 1-a, la ligna preĝejo de la Anonco estis konsekrita. Tiu tago estas konsiderata la oficiala fondodato de la Monaĥejo Aleksandro Nevskij."[2]

La Tiĥvina Tombejo (en rusa: Тихвинское кладбище) estas historia tombejo kaj parto de la Monaĥejo Aleksandro Nevskij, kaj estas unu el la kvar tombejoj de la komplekso. Ekde 1932 ĝi estis parto de la Ŝtata Muzeo de Urba Skulptarto, kiu referencas ĝin kiel Nekropolo de Artomajstroj (en rusa: Некрополь мастеров искусств).

  1. [1] "Alexander Nevsky Monastery, St. Petersburg", alirita 2011-07-17
  2. Imperia Rusio. Arkivita el la originalo je 2016-10-05. Alirita 2016-03-22.

Koordinatoj: 59° 55′ 16″ Nordo 30° 23′ 17″ Oriento / 59.921 °N, 30.388 °O / 59.921; 30.388 (mapo)