Saltu al enhavo

Muzeo Haus Schwandke (Triptis)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Haus Schwandke
muzeo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Germanio vd
Situo Triptis
vdr
Muzeo regionhistoria Haus Schwandke

La Muzeo Haus Schwandke (germane: Museum Haus Schwandke) troviĝas en Triptis, Alte Neustädter Straße nr 2.

Historio de la domo

[redakti | redakti fonton]

La kulturhistoria muzeo inaŭguritis en la 1997-a jaro en domo de 1929/30, kiu servis kiel loĝejo al la pentristo-majstro Walter Schwandke (1899-1981). Li testamente postlasis la domon al la urbo por kultura uzo.

Apartenas al la muzeaĵoj - krom la pentrista ilaro - historia vendeja ekipaĵo kaj diversaj sekcioj pri la urba historio.

Fokuso estas metita pri la historio de la regionaj dinastioj, kiun atestas kolekto de jarlibroj el Gotha kaj kortegaj kalendaroj krom riĉaj fakliteraturaĵoj de specialigita fakeldonejo el Hesio. Speciala atento fariĝas al la familioj nobelaj de la Gabelentz-oj kaj de la Pöllnitz-oj.

Kompleta "Sophien"-eldono de la verkoj de Goeto - en 137 volumoj - nombriĝas ankaŭ al la altvaloraĵoj de la muzeo. Ĝi troviĝas en bela burĝa loĝĉambro el la 1920-aj jaroj.

Sub libera ĉielo admireblas i.a. historia agrikultura tekniko kiun evoluigis en Triptis la firmao Müller & Scheuch.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-6, p. 162-163

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]