Nicolaes Cleynaerts
Nikolao Klenardo (1495-1542) | ||
---|---|---|
Institutiones Grammaticae Latinae, 1551
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 5-a de decembro 1495 en Diest, Nederlando | |
Morto | 5-a de novembro 1542 en Alhambro, Granado, Hispanio | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Habsburga Nederlando vd | |
Alma mater | Universitato de Loveno Universitato de Salamanko Universitato de Parizo | |
Profesio | ||
Okupo | vortaristo orientalisto verkisto gramatikisto vd | |
Doktoreca konsilisto | Jacques Masson vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Nicolaus Clenardus Distemius Brabantus (1495-1542) estis humanisto, hebreisto, latinisto, orientalisto, leksikografo kaj gramatikisto. Li enmatrikuliĝis en la Universitato de Loveno en la 31-a de aŭgusto 1512 kie li studis teologion kaj fariĝis profesoro pri la latina kaj la greka. Ĉar li ricevis bonegan humanisman trejnadon kun tiaj profesoroj kiaj Adrianus Barlandus (1487-1538), li estis forte influita de Jakobus Latomus (1475-1544), kies amikeco daŭris lian vivolongon.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Kiel sacerdoto ĉirkaŭ 1521, li sukcedis al Johannes Driedo (1480-1535) en la Kolegio de Houterlee[1] ofico konservebla je dek jaroj. Ĉi-indiko permesis al li daŭrigi siajn homsciencajn studojn kun la helpo de Konrad Goclenius (1485-1539), Rutgerus Rescius (1497-1545) kaj Johannes van Campen (m. 1538)[2], profesoroj de la Trilingva Kolegio de Loveno[3]. Filologie preparita sub la gvido de Rutgerus Rescius, li rifuzis katedron de la greka en la Trilingva Kolegio kaj, instigita de Juan Luis Vives (1492-1540), li foriris al Hispanio, invitita de Fernando Kolombo (1488-1539) por organizado de la biblioteko de Sevilo.
Tamen, li rezignis al tiu ofico kaj restis du jarojn en la Universitato de Salamanko (1531-1533), studante la araban kaj instruante la grekan. Poste, li iris al Eboro kaj sekve al Braga por administri la beletran institucion de la frato de la reĝo de Portugalio Johano la 3-a, la princo Henriko la 1-a, tiama ĉefepiskopo de Braga. En Braga, Klenardus fondis humanisman kolegion kiun li direktis ĝis 1538. Fininte sian taskon, li sin dediĉis al la konvertiĝo de la muzulmanoj pere de debatoj. Cele al la preparado por tiu entrepreno li restis du jarojn en la urbo Fez, en Moroko (1540-1541). Revenante al Eŭropo, estis malfavorita de la portugala kortego, kaj mizere mortis en Granado en la fino de septembro 1542.
Selektita verkaro
[redakti | redakti fonton]- Tabulae in grammaticen hebraeam (1529)
- Institutiones in linguam graecam (1530)
- Meditationes graecanicae (1531)
- Institutiones Grammatiace Latinae per Nicolaum Clenardum
Institutiones
[redakti | redakti fonton]- Institutiones absolutissimae in graecam linguam: Item, anotationes in nominum, verborúmque difficultates, investigatio thematis in verbis anomalis, compendiosa syntaxeos ratio, Lugduni: Apud Antonium Gryphium (1564).
- Institutiones absolvtissimae In Graecam linguam: Item Annotationes in nominum uerborumque difficultates. His Insvper Additae Svnt meditationes Graecanicae in artem Grammaticam, Johann VomBerg & Ulrich Neuber, 1563
- Institutiones linguae graecae, septima editio, Coloniae: apud Ludovicum Alectorium et heredes Iacobi Soteris (1577)
- Meditationes graecanicae in artem grammaticam: in eorum gratiam qui viua praeceptoris voce destituuntur & literas graecas suo ipsi ductu discere cogentur, apvd Theobaldvm Paganvm (1558).
- Meditationes graecanicae in artem grammaticam: in eorum gratiam qui viua praeceptoris voce destituuntur & literas graecas suo ipsi ductu discere coguntur, apvd Antonivm Gryphivm (1564).
- Meditationes graecanicae in artem grammaticam, Parisiis: apud Henricum le Bé (1580).
- Institutiones ac meditationes in graecam linguam Arkivigite je 2014-02-22 per la retarkivo Wayback Machine, Parisiis: apud Petrum Huet (1581).
- Institutiones ac meditationes in graecam linguam, Hanoviae: Typis Wechelianis (1617).
- Tabulae in grammaticam Hebraeam, Birckmann Erben (1561)
- Tabula in grammaticen Hebraeam, apud Martinum Iuvenem, (1564)
- Titi Livii Patavini Historiarum ab urbe condita libri XXI, XXII, Historio de Romo, far Tito Livio, (1534)
Epistolarum
[redakti | redakti fonton]- Nicolai Clenardi Peregrinationum ac de rebus machometicis epistolae elegantissimae, Lovanii: apud Martinum Rotarium (1551).
- Nic. Clenardi Epistolarvm Libri Dvo. Qvorvm posterior iam primùm in lucem prodit, Antverpiae: Ex officina Christophori Plantini (1566).
- Nicolai Clenardi Epistolarvm Libri dvo: His accedunt excerpta ex Hvberti Thomae Leodii Annalibus de vita Friderici II. Comitis Palatini, Ducis Bauariae ..., Marnius & Aubrius (1606)
- Nicolai Clenardi epistolarum libri duo, Hanoviae: Typis Wechelianis (1606).
- Clenardo a Juan Parvo, obispo de Cabo Verde, lamentando la escasa afición que hay en España al estudio del hebreo por la excesiva influencia de los abogados, fautores de pleitos interminables que traen turbado al mundo, Fez, en la 4-a de decembro de 1540. Cartulario..., op. cit., dokumento nro. 940, pg. 228 (Ĝi estas parto de la kolekto de la Epistolarum libri duo, pg. 196; la postaj kaj antaŭaj dokumentoj estas nur fragmentoj de aliaj leteroj de Klenardus, kelkaj el ili adresitaj al Johannes Vassaeus, rekomendante al li kelkajn profesorojn de Salamanko - Francisco de Vitoria, Francisco del Castillo kaj Andrés de Vega - aŭ informante al li ke André de Resende estas preparante poeziverkon al tiu sama Vitoria).
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Personensuche
- Encyclopedia Britannica 1911
- Contemporaries of Erasmus - Peter G. Bietenholz, Thomas Brian Deutscher
- Fonte:Biblioteca Universitaria da Universidade de Granada.
- WorldCat Identities
- Virtual International Authority File
- www.Gateway-Bayern.de
- Youtube
- Biographie universelle, ancienne et moderne ou Histoire, par ordre ..., Volume 9, Louis-Gabriel Michaud
- Enciclopedia Italiana
- The Introduction of Arabic Philosophy Into Europe, Charles Edwin Butterworth, Blake Andrée Kessel
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Notice biographique sur Egide Goethals, chanoine gradué du chapitre exempt ..., Theodore Schellinck. La Kolegio de Houterlee estis fondita en 1499 de Henri de Houterlée, Magister scholarum (Rektoro) de la Preĝejo kolegihava de Sankta Petro, en Loveno.
- ↑ Allgemeine Deutsche Biographie.
- ↑ La Trilingva Kolegio de Loveno estis fondita en 1517 de la humanisto Hieronymus Buslidius (1470-1517)