Obergerlafingen
Obergerlafingen | |
---|---|
Blazono de Obergerlafingen | |
Vilaĝeniro de Obergerlafingen, alvenante de Recherswil | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Wasseramt |
Geografia situo | CH1903: 610973 / 223360 (mapo)47.1611111111117.5833333333333Koordinatoj: 47° 10′ N, 7° 35′ O; CH1903: 610973 / 223360 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1113 |
Areo | 1,52 km² |
Alteco | 462 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4564 |
Komunumkodo | 2528 |
Mapo de Obergerlafingen | |
Obergerlafingen estas komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 113 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Obergerlafingen situas en la Svisa Mezlando sur la flotebenaĵo de la rivero Emme, ses kilometrojn sudsudoriente de la kantonĉefurbo Soloturno. Al la komunumo apartenas kroma la vilaĝo Obergerlafingen la setlejoj Gerkmatten, kaj Obere Säge. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,52 km², de kiuj 19% estas kovritaj de arbaro, 50% servas por agrikulturo kaj 20% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Obergerlafingen limas en nordo al Gerlafingen, en nordoriento al Kriegstetten, en oriento al Recherswil, en sudo al Koppigen (BE), kaj en okcidento al Zielebach (BE).
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra la komunumo pasas kantona vojo de Biberist al Koppigen, kiu konektas la kantonajn ĉefvojojn 12 en nordo kun la kantona ĉefvojo 1 en sudo. Ĉe la orienta limo de la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1, al kiu la plej proksima alveturejo situas nordoriente apud Kriegstetten. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la soloturna buslinio n-ro 2 de Zielebach al Bellach.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Obergerlafingen datiĝas el la jaro 1278 kiel Oburgeroluingen. La duono de la suvereneco pri Obergerlafingen apartenis al la Senjorujo Halten, kiu en la jaro 1466 estis vendita al la urbo Soloturno. La alia duono apartenis al la Monaĥejo Thorberg, kiu poste la reformacio estis akirita de la urbo Berno kaj en la jaro 1665 kune kun la supera jurisdikcio transiris al Soloturno.[2]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Obergerlafingen
- Obergerlafingen en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Obergerlafingen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Domo en la vilaĝocentro
-
Pseŭdotrafikcirklo en la vilaĝocentro
-
Bovinoj en Obergerlafingen
-
Lernejo
|