Saltu al enhavo

Oktopamino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oktopamino
Plata kemia strukturo de la
Oktopamino
Tridimensia kemia strukturo de la Oktopamino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Hidrokso-fenil-amino-etanolo
Kemia formulo
C8H11NO2
CAS-numero-kodo 104-14-3
ChemSpider kodo 4420
PubChem-kodo 4581
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka pulvoro
Molmaso 153.1784 g·mol-1
Denseco 1.249g cm−3
Bolpunkto 360.7 °C[1]
Refrakta indico  1,6147
Ekflama temperaturo 171.962 °C
Acideco (pKa) 9.66
Mortiga dozo (LD50) 1240 mg/kg (buŝe)[2]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R20/21/22
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H312, H332
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P270, P280, P301+312, P302+352, P312, P330, P363, P501[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Oktopamino estas organika kemiaĵo, blanka solidaĵo, biologia neŭrotransmisiilo kaj hormono, intime rilatita al norepinefrino. Ĝi estas komercata kiel simpato-mimetika drogo, stimulilo, anti-hipertensiaĵo k diurezigaĵo. En mamuloj, oktopamino povas produkti liberigon de graso el adipocitoj (grasaj ĉeloj) kaj tio instigas ĝian uzon kiel helpilon por maldikigo.

Tamen, la liberigita graso probable estas ricevita de aliaj ĉeloj, kaj do ne ekzistas evidenteco ke la oktopamino havigas la pezo-perdon. Aliflanke, oktopamino povas signife altigi la sangopremon kiam kombinita kun aliaj stimulantoj, tiel kiel en kelkaj suplementoj por pezo-perdo. Oktopamino estis unue malkovrita en 1948 far la itala scienculo Vittorio Erspamer (1909-1999) en la salivaj glandoj de la polpo kaj ĝi agas kiel neŭrotransmisiilo, neŭrohormono k neŭromodulanto en senvertebruloj.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]