Piroska Anday
Aspekto
Piroska Anday | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Andauer Priska |
Naskiĝo | 22-an de decembro 1899 en Budapeŝto |
Morto | 18-an de septembro 1977 (77-jaraĝa) en Pressbaum |
Tombo | Centra Tombejo de Vieno, Gruppe 32C, Nummer 48 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1915–1920) Universitato Eötvös Loránd (–dekjaro de 1910) |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Piroska ANDAY [piroŝka andai], hungare Anday Piroska estis hungara operokantistino (aldo kaj mezosoprano). Ŝi uzis la pseŭdonimon Rosette Anday.
Piroska Anday naskiĝis la 22-an de decembro 1899 en Budapeŝto - mortis la 20-an de oktobro 1977 en Vieno.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Piroska Anday frekventis Muzikakademion en Budapeŝto. Ŝi komencis sian karieron en 1920 en la nuntempa Teatro Erkel, poste tuj en Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1921 ŝi jam kantadis en Vieno, kie ŝi restis ano ĝis 1961. Ŝi ofte aranĝis koncertojn, kie ŝi violonludis, kantadis kaj gastrolis ekzemple en Parizo, Berlino, Milano, Londono, Argentino kaj Usono, se ne paroli pri Budapeŝto.
Ŝia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Georges Bizet: Carmen – titolrolo
- Richard Wagner: Tristano kaj Izoldo — Brangäne
- Giuseppe Verdi: Falstaff - Mrs. Quickley
- Wolfgang Amadeus Mozart: Così fan tutte - Dorabella
- Camille Saint-Saëns: Sámsono kaj Delila - Delila