Poetokronado
La Poetokronado (latine: Poeta laureatus) estas tradicio antikva, kiun oni renovigis dum la tempo de Humanismo en Italujo en la jaro 1314. Aljuĝis tiun premion plejtempe oficialaj ŝtataj aŭtoritatoj, al artistoj respektive grupo da artistoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi moro venis el Antikva Grekio al la romianoj kaj imititis intertempe en la 12-a jarcento fare de la germanaj imperiestroj. Ekzemple kronis Frederiko la 1-a la monaĥon Guntero pro laŭdopoeziaĵo imperiestra.
La plej konata mezepoka krono okazis en 1341 sur la roma kapitolo en la pasko-dimanĉo, nome de Francesco Petrarca. En Germanujo imperiestro Frederiko la 3-a revivigis tiun ĉi tradicion metante laŭraĵojn sur la kapoj de i.a. Enea Silvio Piccolomini kaj de Konrad Celtis. Filo lia Maksimiliano la 1-a distingis Ulrich von Hutten antaŭ la cedo de la kronadrajto al la palatino. Sekve la honorigo perdis iom da graveco; ĝi perdis pli da renomo kiam Ferdinando la 2-a komisiis pri la kronado la regnan kortegan grafon (comes palatinus).
Krom Hutten estis la plej gravaj laŭre nobeligitaj uloj Sabinus, Nicodemus Frischlin kaj Martin Opitz (la unua pro poetoj verkitaj en la germana lingvo). Johann Wolfgang von Goethe kies kroniĝo okazu en Romo rifuzis tion.
En 1341 Petrarca publike kronitis fare de certa roma senatoro sur la Kapitolo. Inter la germanaj imperiestroj kiu kronis poetojn - ĉar ili sentis sin destinitaj je tio pro la tronoheredo de la antikvaj romiaj imperiestroj - estis Karolo la 4-a kaj Frederiko la 3-a. Tiu ĉi honoris eĉ la unuan germanon: Konrad Celtis en 1487 en Nürnberg.
Sub Maksimiliano la 1-a establigitis detala kronadrito kun laŭrokrono kaj ringo. Krome la gajninto rajtis docenti pri retoriko kaj poetiko ĉe germananlingvaj universitatoj kaj porti la titolon latinan "Poeta Caesarus laureatus". Tiel titolitaj estis i.a. Ulrich von Hutten (1517), Martin Opitz (1625) kaj Christian Friedrich Daniel Schubart (1766).
Primokado
[redakti | redakti fonton]Ekde la 17-a jarcento la institucio poetkrona pli kaj pli primokitis. La lastaj ceremoniaj tiaj okazis en Germanujo je la komenco de la 19-a jarcento. Inter la verkistoj oni rajtigis Johann Christoph Gottsched kroni mem poetojn. En anglalingvaj landoj ja ankoraŭ ekzistas ĝis nuntempe la honortitolado "Poet laureate". En la jaro 1963 konsideris la universitatanoj de Tübingen s-ron Josef Eberle digna porti la honortitolon pro ties latinlingvaj poemoj.
Anglia versio
[redakti | redakti fonton]En Anglio ekzistas la ofico ĉekortega de poet laureate ekde reĝo Eduardo la 4-a. Lin nomumas la suvereno; la honorigitulo rajtas ricevi specialan pension. La lasta kronopoeto estis Alfred Tennyson (ekde 1850) post kies morto (oktobro 1892) la loko restis vaka ĝis la kariero de Alfred Austin en januaro 1896.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 7. Leipzig 1907, p. 506-507 (tie ĉi interrete)