Râșnov
Aspekto
Râșnov | ||
---|---|---|
Urbo | ||
urbeto en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Brașov | |
Alinome | Barcarozsnyó hungare, Rosenau germane | |
Iama hungara departemento | Brassó (reĝa departemento) | |
Situo | 45° 35′ N, 25° 28′ O (mapo)45.5925.459722222222Koordinatoj: 45° 35′ N, 25° 28′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 635 m | |
Poŝtkodo | 505400 | |
Loĝantaro | 16,055 | |
Râșnov [rıŝnov] (hungare: Barcarozsnyó [barcaroĵnjo], germane: Rosenau) estas urbo en distrikto Brașov en Rumanio, sur la sudokcidenta rando de la baseno de Bârsa sudokcidente de Braŝovo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 4 887 loĝantojn (rumanoj, germanoj); en 1992 ĝi havis 16 384. Ĝia unua mencio skriba estis en 1331.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Brassó vármegye). Ĝi estis fondita de saksaj koloniistoj, sed de la fino de la 14-a jarcento loĝis ankaŭ rumanoj tie.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Erich Bergel (1930-1998): orkestrestro.
- Hans Bergel (1925-2022): verkisto.
- Nicolae Ciocoiu (n. 21-a de julio 1920): komponisto, profesoro.
- Gábor Papp (Barczarozsnyó, 22-a de julio 1918 – Budapest, 3-a de junio 1982): grafikisto, Munkácsy-premiito (1954, 1964), meritartisto (1976).
- Paul Popescu (29-a de aprilo 1929): orkestrestro.
- József Wollanka (Barcarozsnyó, 19-a de aŭgusto 1874 – Budapest, 1946): arkeologo, arthistoriisto.