Saltu al enhavo

Rueda de la Sierra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rueda de la Sierra
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo (Molina-Alta Taĵo)
Poŝtkodo 19339
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 38  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 55′ N, 1° 51′ U (mapo)40.9183294-1.8536762Koordinatoj: 40° 55′ N, 1° 51′ U (mapo) [+]
Alto 1 200 m [+]
Areo 51 km² (5 100 ha) [+]
Rueda de la Sierra (Kastilio-Manĉo)
Rueda de la Sierra (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Rueda de la Sierra
Rueda de la Sierra (Hispanio)
Rueda de la Sierra (Hispanio)
DEC
Situo de Rueda de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rueda de la Sierra [+]
vdr

Rueda de la Sierra [RŬEda delaSJEra] ("rado de la montaro") estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 38 loĝantoj sur areo de 51 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,7 loĝantoj/km².

En Rueda de la Sierra estas la elfluejo de la rivero Piedra kiu nomas la monaĥejon de Piedra. La loĝantoj nomiĝas ruedanos respektive ruedanas.

Rueda de la Sierra situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.200 m super marnivelo; je 150 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo, je 9.8 km el Molina de Aragón, je 71 km el Alcolea del Pinar. La geografiaj koordinatoj estas 40°55′06″N 1°51′13″Ok. Najbaras la municipoj Tartanedo, Tortuera, Molina de Aragón, Rillo de Gallo kaj Pardos.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 50 en 2016, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Rueda de la Sierra, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Rueda de la Sierra kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 38 en 2023.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Turismo: naturo, romanika preĝejo de la 12-a jarcento de la Virgulino de la Neĝo, la ermitejoj de la Virgulino de la Soleco kaj de Sankta Barbara, la monolito memoriga de la episkopo Narciso Martínez, la edifico de la urbodomo, la kamparkrucoj de Nia Sinjorino de la Neĝoj kaj de la Virgulino Pilar, la domego de la familio Vallejo kaj la du publikaj fontanoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]