Sonko
Sonko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||
Sonchus asper - Fragila sonko | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Sonko [1] aŭ laktokardo (Sonchus) estas genro de la familio de asteracoj (kun enkapitulaj floroj). "Lakto" atentigas pri la fakto, ke la tigo eligas laktaspektan sukon, kiam ĝi estas rompita (laktosuko); "kardo" al ilia aspekto simila al la kardoj, sed ne tiel rigidaj, nek pikaj (escepte Sonchus asper).
Manĝado
[redakti | redakti fonton]La junaj folioj de la planto antaŭ florado estas bongustaj kiel legomo, krude aŭ kuirite, komparebla kun endivio. Iuj plantoj povas esti piketaj - tiuokaze vi povas simple fortondi la randojn. Bongusta en terpomkaĉo. Ankaŭ la tigoj estas manĝataj kiel asparago aŭ rabarbo, sed necesas forigi la eksteran ŝelon. La florburĝonoj kuireblas kiel artiŝoko.
Trinkado
[redakti | redakti fonton]La folioj kaj la radiko uzeblas por teo. Per la rostita radiko eblas fari kafo-alternativon.
Kuraca efiko
[redakti | redakti fonton]Sonko estas bona por la hepato (forigus toksaĵojn) kaj por purigi la sangon. La semoj estis uzataj por flegi ikteron. Teo de la folioj havas trankviligan efikon. Teo de la radikoj flegas astmon, tusadon kaj aliajn spirproblemojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 1063