Saltu al enhavo

Tornavacas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tornavacas
municipo en Hispanio
urbeto Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10611
Retpaĝaro Oficiala retejo
Politiko
Urbestro Jose Franco González González (PP-Extremadura Unida)
Demografio
Loĝantaro 1 181  (2009)
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 15′ N, 5° 41′ U (mapo)40.2556866-5.6885137Koordinatoj: 40° 15′ N, 5° 41′ U (mapo) [+]
Alto 871 m [+]
Areo 76,6 km² (7 660 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tornavacas (Ekstremaduro)
Tornavacas (Ekstremaduro)
DEC
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Tornavacas (Hispanio)
Tornavacas (Hispanio)
DEC
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tornavacas [+]
vdr
Valo de Jerte vidata el la sudo, fone estas la vertico de la Montopasejo de Tornavacas kaj sub ĝi la eta blankaĵo de la vilaĝo.

Tornavacas (Bovopasejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Loĝantoj

[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Tornavaqueños. La censita populacio en 2009 estis de 1 181 loĝantoj.

Tornavacas estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la plej norda parto de la komarkodistrikto Valo de Jerte, je altitudo de 871 m. La municipo de Tornavacas troviĝas ĉe la Montopasejo de Tornavacas, en la komenco de la Valo de Jerte. Ĉe la Sierra de Tormantos, en la okcidenta pinto de la Sierra de Gredos, en la provinco de Cáceres, ĉe la limoj kun la provinco de Ávila kaj la provinco de Salamanca.

Agrikulturo (ĉerizoj) kaj brutobredado: tradicie estis trapasejo de la enormaj gregaroj kiuj ĉiujare elmigris el Kastilio al Ekstremaduro kaj reen, kaj de tio devenas la nomo kaj pro tio aperas bovoj en la blazono (kvankam estas legendo pri epizodo de la 10-a jarcento kie la kristanoj uzis bovojn kun fajro inter la kornoj por malkuraĝigi la venkotajn arabojn). Lastatempe gravas ankaŭ la turismo.