Torregalindo
Torregalindo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09493 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 117 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 35′ N, 3° 45′ U (mapo)41.582222222222-3.7533333333333Koordinatoj: 41° 35′ N, 3° 45′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 835 m [+] | ||
Areo | 15,358 km² ( 153 5.8 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torregalindo [+] | |||
Torregalindo [toregaLINdo] estas vilaĝo kaj municipo en la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero en la sudo de la provinco. La loknomo Torregalindo estas komprenebla kiel Turo de Galindo, alude al iama posedanto.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi troviĝas je km de provinca ĉefurbo Burgoso kaj je 12 km de Aranda de Duero, distrikta ĉefurbo. Havas areon de 15,358 km² kun 120 loĝantoj (2021).
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. La kastelo datas almenaŭ de la 10-a jarcento, kiel parto de la defendolinio de la rivero Riaza. Ĝis mezo de la 13-a jarcento ĝi apartenis al la Comunidad de Villa y Tierra de Haza. Ekde tiam ĝi estis disputata de kelkaj feŭdaj senjoroj, kiel López de Haro, jam en la 15-a jarcento (1479) Beltrán de la Cueva, kiu plifortigis la fortikaĵon per la cilindra turo, kaj finfine la grafoj de Siruela.
Ĝi estis ĉefurbo de la iama Jurisdicción de Torregalindo en la Partio de Aranda de Duero, kiel senjorlanda jurisdikcio plenumita de la grafo de Siruela kiu nomumis ordinaran urbestron.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Ĉefaj vidindaĵoj estas romanika preĝejo, ruinoj de la kastelo kaj vinkeloj.