Tramtransporto en Arad (rumaneTramvaiul din Arad) estas la ĉefa transportrimedo en la municipo Arad. La entuta longo de la reto estas 100,17 km da linioj de pluraj kategorioj. La veturanta materialo estas diversa, ĉefe de ĉeĥa kaj germana deveno (DÜWAG GT6, GT8, GB6, GB4, M8S; Tatra T4R, T4D/B4D; MFE GT4), sed ankaŭ tramoj de propra origino, la modelo "Imperio" produktita en la fabriko "Astra Vagoane Călători" en la urbo.