Ubuntu (operaciumo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ubuntu |
Ubuntu | |
| |
distribuaĵo de GNUo/Linukso • libera mastruma sistemo • ciifereca komunaĵo • operating system distribution • Unikseca operaciumo • registrita marko | |
---|---|
Evoluiganto: | Canonical Ltd. Ubuntu-Fondaĵo |
Familio: | Linukso |
Fonta kodo: | Malfermita kodo |
Lasta versio: | 12-a de oktobro 2023: 23.10 "Mantic Minotaur"[1] |
Kernotipo: | Modula Linuks-kerno |
Licenco: | ĉefe GPL |
Subteno: | aktiva |
Retpaĝo: | ubuntu.com |
|
Ubuntu (IFA en la zulua: [ùbúntú]; IFA en la sudafrika angla: [ʊˈbʊntʊ][3]), estas operaciumo lanĉita en 2004[4] kaj bazita sur Debiano.
Financata de Canonical Ltd, ĉi tiu operaciumo estis publikigita kiel libera programaro sub permesilo GNU GPL kaj ĝi estas senkosta kaj libere ŝanĝebla. La konceptinto estas Mark Shuttleworth, sudafrika entreprenisto, kiu subtenas la liberan programaron finance.
La 1-an de julio 2005 formiĝis Ubuntu-Fondaĵo, havanta komencan kapitalon je dek milionoj da dolaroj[5], kies celo estas la evoluigo de la distribuaĵo, en la kazo, ke Canonical Ltd ĉesigas aktivecojn[6]. La fondaĵo aktuale estas dormanta[7].
Nomo
[redakti | redakti fonton]La nomo Ubuntu devenas el antikva zulua vorto (laŭvorte: homeco). La vorto aperas en la zulua diro "umuntu ngumuntu ngabantu", tradukebla kiel "Mi estas tio, kio mi estas danke al tio, kio ni ĉiuj estas"[8] (interpretata ankaŭ kiel "Homeco al aliuloj").
La celo estas alporti tiun ideon en la mondon de komputiloj, tial la komunumo estas tre aktiva en la evoluo de Ubuntu.[9]
Ĉefaj ecoj
[redakti | redakti fonton]Ubuntu estas linuksa distribuaĵo baziĝita sur la labortabla ĉirkaŭaĵo GNOME. Ĝi estas projektita por havi simplan, intuician kaj samtempe kompletan kaj potencan fasadon. La plej gravaj ecoj estas la uzadsimpleco, la rekonado kaj la subteno de aparataro, la liberaj aŭ malfermkodaj programaroj, regulare ĝisdatigitaj[10], kaj serio de iloj por grafika administrado. Ekzistas ankaŭ pluraj administradiloj kaj oni povas administri ilin kaj aparte kaj unuigite per Ubuntu Control Center, simila al agordilaro de Vindozo aŭ al Mandriva Linukso Control Center aŭ al YaST de OpenSUSE.
La desktop-versio estas realigita por solvi la plej oftajn agadojn de normala uzanto, ekzemple la retumadon, la administradon de dokumentoj kaj de aŭdviddosieroj, amuzadon kaj komunikadon.
Sistempostuloj
[redakti | redakti fonton]Subtenataj arĥitekturoj
[redakti | redakti fonton]Ubuntu oficiale suportas la platformojn x86, AMD64 kaj EM64T[11].
La oficiala suporto de la platformo PowerPC estis interrompita ekde la 7.04-versio[12], dume la suporto de UltraSPARC estis interrompita ekde la 8.04 LTS versio.
Historio kaj evoluo
[redakti | redakti fonton]La unua eldono de Ubuntu okazis je la 20-a de oktobro 2004. Ĝi estis porokaza derivaĵo de la projekto Debiano[4]. Oni faris tion por ke nova versio aperu je ĉiu duonjaro[13], ĉar la eldonistoj taksis ke tia aperritmo estas oportuna (Debiano mem havas pli longan aperritmon). Ubuntu-eldonoj ĉiam enhavas la plej lastan eldonon de GNOME kaj aperas je unu monato post la apero de GNOME[14]. Malsame al antaŭaj distribuaĵoj bazitaj sur Debiano, ekzemple Xandros, kiuj dependis de fermitaj programaroj kaj kromaĵoj, la agmaniero de Ubuntu estas pli simila al tiu de Debiano kaj plejparte uzas liberajn malfermkodajn aŭ programarojn[15].
La pakaĵoj de Ubuntu plejparte estas bazitaj sur pakaĵoj de Debiano. Ili havas la saman .deb formaton kaj la samajn aplikaĵojn por instali pakaĵojn: APT kaj Synaptic. Ne ĉiuj programara pakoj de Debiano kaj Ubuntu estas binaraj kongruaj inter si kaj multaj pakoj de Debiano devas esti kompilitaj el fontkodo por labori en Ubuntu.
Ubuntu estas financata de Canonical Ltd.. Je la 8-a de julio 2005 Mark Shuttleworth kaj Canonical Ltd. anoncis la kreon de la Ubuntu-Fondaĵo kaj provizis kiel komencan financon 10 milionojn da usonaj dolaroj. La celo de la fondaĵo estas certigi la subtenadon kaj evoluigadon de estontaj versioj de Ubuntu, sed je 2006 ĝi ne estis aktiva. Mark Shuttleworth klarigis ke la fondaĵo utilu iam, kiam Canonical eble ĉesos funkcii.
Versioj
[redakti | redakti fonton]Nova versio de Ubuntu estas publikigata je ĉiu ses monatoj (nur la versio 6.06 estis publikigita kun malfruo de du monatoj)[16][17].
Ĉiu publikigita versio havas oficialan nomon kaj kodan nomon dum la evoluigo. La oficiala nomo estas kiel Ubuntu XX.YY: XX estas la jaro de eldono kaj YY la monato (ekzemple 10.04 estis publikigita en aprilo 2010). La koda nomo dum la evoluigo priskribas la karakterizaĵon kaj la karakteron, kiujn tia versio havos. La koda nomo estas kiel adjektivo+besto, kun la sama komenclitero en aboca sinsekvo, kiel "Lucid Lynx" por tiu versio[18].
Periodo de subteno
[redakti | redakti fonton]Ĉiu versio estas subtenata oficiale de Canonical dum 18 monatoj kun flikaĵoj kaj ĝisdatigoj, escepte de LTS-versioj (Long Term Support aŭ Longperioda Subteno), kiuj havas pli longan periodon de subteno.
LTS-versio estas pli stabila, pli tradukita kaj pli polurita. Ĉi tiuj versioj — kiel la versio 10.04 "Lucid Lynx" — havas periodon de subteno de 3 jaroj por surtablaj komputiloj kaj 5 jaroj por serviloj. Mark Shuttleworth asertis, ke onte oni volas publikigi unu LTS-version je ĉiu du jaroj[19].
Derivitaj distribuaĵoj
[redakti | redakti fonton]Estas pluraj kaj oficialaj kaj neoficialaj distribuaĵoj derivitaj el Ubuntu. Ofte, variaĵoj el Ubuntu instalas malsaman pakaĵaron kaj utilas por lokaj bezonoj, kiujn Ubuntu ne povas plenumi (kiaj asimilado, naciaj aŭ specifaj aplikaĵoj)[20].
Ĉiu oficiala variaĵo havas la povon instali programarojn inkluditajn en aliaj distribuaĵoj, aldonante deponejojn de Ubuntu (ekzemple, Kubuntu povas instali pakaĵojn por Xubuntu). Ĉi tiuj malsamaj distribuaĵoj estas programitaj de teamoj programistaj por malsamaj fakoj, kiuj enmetas rilatajn trajtojn en siaj distribuaĵoj.
Oficialaj derivitaj distribuaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kubuntu uzas KDE kiel labortablan ĉirkaŭaĵon[21];
- Edubuntu estas speciala variaĵo por edukado, por uzo en lernejoj kaj por klerigi infanojn[22];
- Ubuntu Mobile, distribuaĵo por poŝtelefonoj[23];
- Ubuntu Server, sen labortabla ĉirkaŭaĵo, taŭga por serviloj[24];
- Ubuntu Server JeOS (prononcata ĝus, kiel la angla juice, suko), optimumigita eldono de Ubuntu Server, taŭga por virtualaj maŝinoj[25][26];
- Ubuntu Netbook Remix, taŭga por netbook kaj UMPC, ne plu ellaborata;
- Ubuntu GNOME kun GNOME.
Rekonataj derivitaj distribuaĵoj
[redakti | redakti fonton]La sekvaj derivitaj versioj estas oficiale rekonitaj de Canonical, pro sia signifa kontribuo al la evoluigo de Ubuntu[27]:
- Gobuntu enhavas nure liberajn programojn[28];
- Xubuntu, bazita sur Xfce, estas taŭga por malnovaj kaj malpotencaj komputiloj aŭ por malpezaj klientoj, pro sia malpezeco[29];
- Ubuntu Studio enhavas multajn plurmediajn programojn[27];
- Lubuntu, kiu baziĝas sur LXDE[30].
- Ubuntu MATE kun MATE.
- Budgie Ubuntu[31]
Kreado de propra distribuaĵo
[redakti | redakti fonton]Per programaroj kiel Ubuntu Customization Kit, UNetBootin, Remastersys aŭ Reconstructor oni povas krei personajn startkapablajn diskojn de Ubuntu, aldonante trajtojn aŭ forigante neuzatajn programarojn.
Komunumo
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj uzantoj povas kontribui al Ubuntu, helpante al la evoluo, ekzemple raportante aŭ korektante cimojn, sugestante novajn ideojn aŭ helpante la novajn uzantojn. Kelkaj agadoj estas sponsoritaj de Canonical[32], kiu kunordigas la formadon de naciaj teamoj por la suporto, evoluo kaj helpado, nomigataj Local Community Team (ankaŭ LoCo Team, esperante: "Loka komunumteamo"), provizante materialojn, helpado kaj senkostan gastigo[33].
La ĉefaj agoj por kontribui estas:
- Evoluigo: per Launchpad ĉiu programisto povas enmeti karakterizaĵojn aŭ evolui kodon de ĉiu aplikaĵo per la sistemo de revizia marko Bazaar[34][20].
- Dokumentado: oni povas dokumenti ĉiujn aplikaĵojn proprlingve per internaciaj aŭ lokaj forumoj aŭ per Launchpad per la projekto Rosetta)[35].
- Tradukado: oni povas kontribui al la tradukado de aplikaĵoj per internaciaj aŭ lokaj forumoj aŭ per Launchpad[36][37]
- Suporto: la novaj uzantoj povas esti helpita sur Launchpad aŭ sur forumoj[38].
- Novaj ideoj: per Launchpad aŭ per oficiala retejo oni povas peti por novaj karakterizaĵoj aŭ specifaj petoj pri novaj opcioj de ontaj versioj de Ubuntu. La programistoj uzas la sugestojn por projekti la ontajn karakterizaĵojn de sia distribuo[39]. Ekde februaro 2008 "Ubuntu brainstorm" estis kreita por enteni ideojn, deziroj kaj sugestojn de la uzantoj[40].
Sukcesoj kaj kritikoj
[redakti | redakti fonton]La uzado kaj la popoleco de Ubuntu stabile pligrandiĝas de 2004. Ĝi estis la plej vizitita Linuksa distribuo sur Distrowatch en 2005[41], 2006[42], 2007[43] kaj 2008[44]. Mark Shuttleworth diris, ke en 2006 la uzantoj de Ubuntu estus ĉirkaŭ 8 milionoj tutmonde[45].
Ubuntu en 2005 estis elektita de la legantoj kiel la plej bona distribuaĵo en la LinuxWorld Conference and Expo (Tutmonda ekspozicio kaj konferenco pri Linukso) okazanta en Londono[46]. Ĝi ricevis kritikojn de enretaj eldonoj kaj de gazetaro[47][48][49]. Ubuntu gajnis ankaŭ en 2007 la Infoworld Bossie Award kiel "la plej bona malfermkoda operaciumo"[50]. Ankoraŭ en 2008 Ubuntu estas rekonita kiel "la plej bona distribuo" de la Readers' Choice Awards de Linux Journal[51].
Rilato al Debiano
[redakti | redakti fonton]Kelkaj programistoj de Debiano plendis pro inicia manko de referencoj sur la oficiala retejo de Ubuntu, kvankam la pakaĵoj de Ubuntu devenas el Debiano. Aliaj programistoj plendis mankon de informoj pri libera programaro. Post la raporto de ĉi tiuj malkongruoj, la oficiala retejo vaste raportas la rilaton inter Ubuntu kaj Debiano.
Dua nesolvita disputo inter la du distribuaĵoj estas nekompleta diverĝo de kelkaj pakaĵoj de Ubuntu, kiuj ne povas esti instalitaj sur Debiano, kvankam ili uzas la finaĵon Deb.[52]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://canonical.com/blog/canonical-releases-ubuntu-23-10-mantic-minotaur
- ↑ Sloganaj ideoj (angle). Alirita la 29-a de oktobro 2009.
- ↑ Ubuntu (angle). Alirita 25-a de februaro 2024.
- ↑ 4,0 4,1 Historio de Ubuntu (angle). Arkivita el la originalo je 2012-10-29. Alirita 2008-04-292009. Alirita la 29-a de oktobro 2009.
- ↑ New Ubuntu Foundation Announced (angle). Arkivita el la originalo je 2014-11-25. Alirita 2011-04-282011. Alirita la 23-a de aprilo 2011.
- ↑ The Ubuntu Foundation (angle). Arkivita el la originalo je 2010-05-13. Alirita 2009-07-222008. Alirita la 24-a de februaro 2008.
- ↑ Ubuntu FAQ. Funding (angle). Arkivita el la originalo je 2009-08-30. Alirita 2009-12-312009.
- ↑ Afrikaj radikoj de Ubuntuj (angle). Alirita la 29-a de oktobro 2009.
- ↑ [2007] Ubuntu linux For Dummies. “At its core, Ubuntu means that the members of a community take care of each other and the community itself. The creators of Ubuntu linux took this philosophy of commitment to community to drive their creation.”.
- ↑ Our Philosophy (angle). Arkivita el la originalo je 2010-05-13. Alirita 2009-10-292009. Alirita la 29-a de oktobro 2009.
- ↑ Supported Architectures (angle). Arkivita el la originalo je 2009-10-10. Alirita 2009-12-042009. Alirita la 3-an de januaro 2009.
- ↑ Technical Board Decision — February 2007 (angle). Alirita la 3-an de januaro 2009.
- ↑ TimeBasedReleases (angle). Alirita la 29-a de oktobro 2009.
- ↑ Releases (angle). Alirita la 29-a de oktobro 2009.
- ↑ Our Philosophy (angle). Arkivita el la originalo je 2010-05-13. Alirita 2009-10-292009. Alirita la 29-a de oktobro 2009.
- ↑ Releases (angle). Alirita la 22-a de februaro 2008.
- ↑ La eldono de nova versio estas sinkronigita kun GNOME: Ubuntu estas publikigita unu monaton post GNOME, por ke Ubuntu havu stabilan GNOME kaj X.Org, ĉar ankaŭ GNOME estas publikigata unu monaton post X.Org.
- ↑ DevelopmentCodeNames (angle). Alirita la 22-a de februaro 2008.
- ↑ DevelopmentCodeNames (angle). Arkivita el la originalo je 2009-11-21. Alirita 2009-12-032008. Alirita la 29-a de marto 2008.
- ↑ 20,0 20,1 [2006] “Ubuntu-Related Projects”, The Official Ubuntu Book, ‑a eldono (angle).
- ↑ Kubuntu (angle). Alirita la 22-an de februaro 2008.
- ↑ Edubuntu (angle). Arkivita el la originalo je 2008-02-21. Alirita 2009-12-032008. Alirita la 22-an de februaro 2008.
- ↑ Ubuntu Mobile (angle). Arkivita el la originalo je 2008-02-28. Alirita 2009-12-032008. Alirita la 22-an de februaro 2008.
- ↑ Ubuntu Server Edition (angle). Alirita la 22-an de februaro 2008.
- ↑ Ubuntu Server Edition JeOS (angle). Alirita la 22-an de februaro 2008.
- ↑ El la versio Intrepid Ibex oni povas instali Ubuntu Server JeOS, tajpante F4 en la menuo de la antaŭinstalado de Ubuntu Server
- ↑ 27,0 27,1 Ubuntu Derivatives (angle). Alirita la 22-an de februaro 2008.
- ↑ Gobuntu (angle). Alirita la 22-an de februaro 2008.
- ↑ Xubuntu (angle). Alirita la 22-an de februaro 2008.
- ↑ Lubuntu (angle). Alirita la 22-an de februaro 2008.
- ↑ https://budgie-remix.org/
- ↑ Contribuire (itale). Arkivita el la originalo je 2008-03-09. Alirita 2009-11-052009. Alirita la 5-an de novembro 2009.
- ↑ (2006) “Teams, Processes, and Community Governance”, The Official Ubuntu Book (angle). New Jersey, USA: Prentice Hall.
- ↑ Retejo por la evoluo de Ubuntu (angle). Arkivita el la originalo je 2008-02-28. Alirita 2009-11-052009. Alirita la 5-an de novembro 2009.
- ↑ Documentation Team (angle). Alirita la 5-an de novembro 2009.
- ↑ Esperanto-Tradukad-Teamo sur Launchpad (angle). Alirita la 5-an de novembro 2009.
- ↑ Esperanto-Tradukad-Teamo sur oficiala vikio de Ubuntu (angle). Alirita la 5-an de novembro 2009.
- ↑ Ubuntu Forums (angle). Alirita la 5-an de novembro 2009.
- ↑ Idea Pool (angle). Alirita la 5-an de novembro 2009.
- ↑ Ubuntu brainstorm (angle). Alirita la 29-a de oktobro 2009.
- ↑ DistroWatch 2005 (angle). Alirita la 5-an de novembro 2009.
- ↑ DistroWatch 2006 (angle). Alirita la 5-an de novembro 2009.
- ↑ DistroWatch 2007 (angle). Alirita la 5-an de novembro 2009.
- ↑ DistroWatch 2008 (angle). Alirita la 5-an de novembro 2009.
- ↑ Linux: Ubuntu Founder On Desktop Innovation (angle). Arkivita el la originalo je 2008-04-12. Alirita 2009-11-052009. Alirita la 5-an de novembro 2009.
- ↑ (PDF) LinuxWorld Expo UK 2005 (angle). Alirita la 5-an de novembro 2009.
- ↑ Review: Ubuntu 7.10 Gutsy Gibbon (angle). Arkivita el la originalo je 2010-12-11. Alirita 2009-11-052009. Alirita la 5-an de novembro 2009.
- ↑ Linux in Government: Linux Desktop Reviews, Part 6 — Ubuntu (angle). Alirita la 5-an de novembro 2009.
- ↑ First Look: Ubuntu 7.10 Desktop Linux (angle). Arkivita el la originalo je 2008-03-21. Alirita 2009-11-052009. Alirita la 5-an de novembro 2009.
- ↑ Best of open source in platforms and middleware (angle). Alirita la 5-an de novembro 2009.
- ↑ Readers' Choice Awards 2008 (angle). Alirita la 5-an de novembro 2009.
- ↑ Ubuntu vs. Debian, reprise (angle). Arkivita el la originalo je 2007-10-12. Alirita 2009-11-052009. Alirita la 5-an de novembro 2009.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Angle
- Benjamin Mako Hill; Jono Bacon; Corey Burger; Jonathan Jesse; Ivan Krstic, The Official Ubuntu Book, Prentice Hall PTR, 2006. ISBN 978-0-13-243594-9
- Thomas Keir, Beginnig Ubuntu Linux. From Novice to Professional, Apress, 2007. ISBN 1-59059-820-2
- Paul G. Sery, Ubuntu linux for dummies, John Wiley And Sons Ltd, 2007. ISBN 0-470-12505-5
- Andrew Hudson; Paul Hudson, Ubuntu 7.10 Linux Unleashed, Sams, 2008. ISBN 978-0-672-32969-2
- Dan Bell, The Ubuntu Handbook, Emereo Pty Limited, 2009. ISBN 978-1-74244-180-1
- France
- Didier Roche, Simple comme Ubuntu. v 7.10. À la découverte de Linux, In Libro Veritas, 2007. ISBN 978-2-35209-095-3
- Gilles Chamillard, Ubuntu. Administration d'un système Linux, Eni éditeur, 2009. ISBN 978-2-7460-4684-9
- Itale
- Thomas Keir, Linux Ubuntu. La grande guida. Con Cd-Rom, Milano, Mondadori Informatica, 2006. ISBN 88-6114-011-4
- Benjamin Mako Hill; Jono Bacon; Corey Burger; Jonathan Jesse; Ivan Krstić, Linux Ubuntu. La guida ufficiale. Con DVD-ROM, Apogeo, 2006. ISBN 88-503-2549-5
- Ubuntu Linux. Da Windows a Linux... e ritorno! Con CD-ROM, Future Media Italy, 2006. ISBN 88-89261-37-4
- Simone Brunozzi; community di www.ubuntusemplice.org, Ubuntu Linux semplice. Guida a Ubuntu Linux per tutti. Aggiornato alla versione 6.10, rgb PersonalTech, 2007. ISBN 978-88-6084-032-5
- Bill Childers; Jonathan Oxer; Kyle Rankin, Ubuntu Linux. Trucchi e segreti, Tecniche Nuove, 2007. ISBN 978-88-481-1979-5
- Aida Temic, Linux Ubuntu. Una parola, una comunità, un sistema operativo a misura d'uomo, Apogeo, 2007. ISBN 978-88-503-2626-6
- Evi Nemeth; Snyder Garth; R. Hein Trent, Linux. Manuale per l'amministratore di sistema, Pearson Education Italia, 2008. ISBN 88-7192-386-3
- Grant Rickford, Ubuntu Linux. Linux facile per tutti, Tecniche Nuove, 2009. ISBN 978-88-481-2338-9
- Flavia Weisghizzi; Luca Ferretti, Ubuntu Linux 9.10. Guida compatta, con CD, Hoepli, 2009. ISBN 978-88-203-4409-2
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Oficiala retejo
- angle Oficiala vikio de Ubuntu
- Oficiala forumo de Ubuntu
- Ubuntu ĉe Launchpad
- esperante "Tradukantoj de Ubuntu"-teamo ĉe Launchpad
- Ubuntu ĉe DistroWatch
- angle Cerboŝtormado por Ubuntu
- Elŝutejo de Ubuntu
- Ubuntu Party 16-17 novembro 2019 Arkivigite je 2020-01-17 per la retarkivo Wayback Machine (france)
- angle Ask Ubuntu
|
|