Universitato de Hartford
Universitato de Hartford | ||
---|---|---|
universitato privata neprofitcela lernejo | ||
moto | Ad humanitatem Al Homeco | |
Informoj | ||
fondodato | 1957 | |
Geografia situo | 41° 48′ 3″ N, 72° 42′ 50″ U (mapo)41.8009-72.714Koordinatoj: 41° 48′ 3″ N, 72° 42′ 50″ U (mapo) | |
lando | Usono | |
adreso | 200 Bloomfield Ave, West Hartford, CT, 06117-1599 | |
poŝtkodo | 06117-1599 | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 6 493 vd (stato: septembro 2020) | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
vd | ||
filioj | ||
vd | ||
| ||
| ||
La Universitato de Hartford (angle University of Hartford, mallongigite UHart) estas privata universitato en West Hartford en la ŝtato Konektikuto, Usono. Ĝia ĉefa kampuso etendiĝas tra la municipa areo Hartford kaj atingas najbaran Bloomfield . La universitato altiras studentojn de 48 ŝtatoj kaj 43 landoj kaj havas studprogramojn akredititaj de la EAC/ABET, AACSB kaj NEASC-CIHE) [1][2].
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis establita en 1877 fare de konektikutaj virinoj, inkluzive de la edzino de Mark Twain, sinjorino Samuel Clemens, Olivia Langdon Clemens, kaj kontraŭsklavecisma Harriet Beecher Stowe. La ejo estis elektita proksime de la Wadsworth Atheneum - la unua artmuzeo de Usono.
Organizo
[redakti | redakti fonton]La lernejo estas precipe specialigita pri muziko, dancado, aktorado kaj aliaj kulturaj temoj. En 1991, Hartford College for Women eniris kiel malĉefa parto de la universitato tra fuzio.
La altlernejoj estas:
- Barney Lernejo de Komerco
- Kolegio de Arto kaj Sciencoj
- Hartford Art School
- Kolegio de Inĝenierio, Teknologio kaj Arkitekturo
- Kolegio de Edukado, Flegado kaj Sanaj Profesioj
- La Hart Lernejo
- Hillyer College
En la universitato estis 7,308 studentoj kaj 787 akademia kunlaborantaro en 2006, kaj en la sama jaro instrukotizoj estis US$ 26,996 por studentoj registritaj en Usono. La studoj estas ofertitaj ĝis doktora nivelo.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]La Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kreiĝis en 1952 kadre de Universala Esperanto-Asocio. La eŭropa precipa oficejo estas en Roterdamo, Nederlando, kie troviĝas Biblioteko Hector Hodler. CED ankaŭ funkciis kiel ero de la Universitato de Hartford.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ U.S. News & World Report, Best National Universities 2011 http://colleges.usnews.rankingsandreviews.com/best-colleges/national-universities-rankings/ Arkivigite je 2009-12-02 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ University of Hartford Accreditation http://admission.hartford.edu/studying/accreditation.php Arkivigite je 2010-08-16 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Prof. Humphrey Tonkin – eksprezidanto kaj universitata profesoro pri humanistiko.