Uzanto-Diskuto:Ĉaŭ-ĉaŭ-bot
Mi publikigas la kodon de la roboto
[redakti fonton]Saluton al ĉiuj, robotistoj. 🤖 @Taylor 49, @LiMr, @KuboF Hromoslav, @ThomasPusch
Mi volas dividi kun vi la kodon de mia roboto Ĉaŭ-ĉaŭ-bot.
La deponejo troveblas ĉe la adreso gitlab{{cite web|title=...<!--|date=August 13, 2012-->|url=...}}
la roboto povus misfunckii. Tamen tiu kazo, laŭ mia sperto, estas vere tre malofta. Se vi iam uzos la kodon, vi povas reporti al mi problemojn aŭ sugestojn.
Bonan redaktadon. Amike, — Super Nabla🪰 23:33, 5 maj. 2023 (UTC)
Fuŝo en Bochum
[redakti fonton]Saluton. Mi ĵus rigardis la historion de Bochum. Ŝajnas al mi, ke via roboto estas iomete fuŝa kaj akcidente forprenis komencajn spacetojn el la <timeline>-kodo. Tio kaŭzis difektiĝon de la kodo kaj multajn erarmesaĝojn. Mi ĵus permane korekti la fuŝon. Tlustulimu (diskuto) 18:41, 19 apr. 2024 (UTC)