Verda trionikso
Verda trionikso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pelochelys bibroni Owen, 1853 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La verda trionikso (Pelochelys bibroni) el la ordo de testuduloj kaj familio de trioniksedoj troviĝas en Junnan, Ĝjangsu, Ĝeĝjang, Fuĝjan, Gŭangdong kaj Gŭangŝji de Ĉinio. Ĝi longas 26-72 cm kaj eĉ pli ol unu metron. Ĝia ronda karapaco kun dissemitaj verukoj estas nigreverda kaj la brusto blanka. Ĝi havas platajn membrojn kun membrano inter la fingroj. La eksteraj randoj de la antaŭaj membroj kaj la membrano estas blankaj. Mallonga estas ĝia rostro, duone longa kiel la diametro de ĝia okulo. Ĝi havas larĝan buŝon. La kornecaj elstaraĵoj sur ĝiaj makzeloj funkcias kiel dentoj. La kornecaj kirasoj sur la dorso kaj la ventro estas kunligitaj per ligamento, en kiujn povas esti entiritaj la kapo kaj kolo. La bestoj vivas en klaraj kaj profundaj riveroj de suda Ĉinio. Ĉar ilia kiraso surhavas protektan koloron, ili estas malfacile troveblaj de aliaj bestoj en akvo. Ili nutras sin per malgrandaj fiŝoj, salikokoj kaj moluskoj. Pro malrapida metabolo ili povas resti sen manĝi dum pluraj monatoj aŭ eĉ pli longa tempo. Ili estas sentivaj al media temperaturo. Kiam la temperaturo tro malaltiĝas aŭ tro altiĝas, ĝi sin kaŝas en sablon por travintri aŭ serĉas kavernon por somerumi. Kiam al ĝi mankas nutraĵo, ĝi dormadas kelkajn monatojn nenion manĝante. Ĝi ŝatas loĝi en akvofundo. La dika kuniga histo ĉe la kirasrando faciligas al ĝi enŝlimiĝi. De majo ĝis aŭgusto ili fekundiĝas, demetante kelke, eĉ dekojn da ovoj ĉiufoje sur plaĝo. Post ovodemetado ili plenigas la kavon per sablo. Post du-monata natura kovado la idoj eloviĝas kaj mem rampas en akvon. Estas interese: se la bestoj demetas ovojn en tre alta loko, do la venonta superakvo nepre estos granda, se male, do la superakvo estos ne granda. Ili ĉiuj ellasas ovojn en lokoj de la sama nivelo.