Zdeněk Fibich
Aspekto
Zdeněk Fibich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1850 en Všebořice (Loket) |
Morto | 15-an de oktobro 1900 (49-jaraĝa) en Nova Urbo |
Mortokialo | Pneŭmonito |
Tombo | tombejo de Vyšehrad |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario |
Alma mater | Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko |
Familio | |
Edz(in)o | Betty Fibichová (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikologo dramaturgo dirigento pedagogo ĥorestro |
Verkoj | The Tempest Šárka The Bride of Messina |
Zdeněk FIBICH (21-a de decembro 1850 en arbaristejo ĉe Všebořice - 15-a de oktobro 1900, Prago) estis ĉeĥa romantika komponisto, kiu famiĝis precipe per muzikaj akompanoj de poemoj kaj dramoj, t.n. melodramoj.
Fibich studis gimnaziojn en Vieno kaj Prago, la muzikan teorion ĉe Z. Kolešovský kaj en Pian-lernejo de Smetana. Poste li studis en Leipzig, Parizo kaj Mannheim. Li private instruis muzikon, komponis kaj direktis orkestron en la Provizora Teatro en Prago. Li inklinis al romantikismo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- El la montaro (Z hor, pianciklo, 1887)
- Pentristaj studaĵoj (Malířské studie, 1898-1999)
- Sonato B maĵora por kvarmana piano (1886)
- Koncerta polonezo
- uverturoj por dramoj Praga Judo, Komedia, Nokto en Karlŝtejn, Komenio, Ulriko kaj Boĵena
- simfoniaj poemoj Otello, Záboj, Slavoj kaj Luděk, Tomano kaj driado, Ŝtormo, Primavero,
- kantocikloj Kvar baladoj, Ses kantoj, Printempaj radioj, Burĝonoj
- kantatoj Printempa romanco, Meluzino
- melodramoj Antaŭkristnaska tago, Venĝo de floroj, Eterneco, Reĝino Emma, Nikso
- operoj Bukovín, Blaník, Fianĉino de Mesino, Tempesto, Hedy, Šárka, Falo de Arkun
- Granda teorie.praktika lernolibro pri flutoj
Sondosieroj
[redakti | redakti fonton]- Poem[rompita ligilo]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Elŝuteblaj komponaĵoj en midi-formo (aŭskulteblaj kaj transformeblaj al muziknotoj ) ĉe Classical Archives (eblas senpage registriĝi kaj elŝuti 5 komponaĵojn potage) - serĉu sub komenca litero de la familia nomo de la komponisto