Saltu al enhavo

Fiŝkaptado

El Vikicitaro
Fiŝkaptado
Fiŝkaptado
Fiŝkaptado
Aliaj projektoj
Fiŝkaptado en Vikipedio
Fiŝkaptado en Komunejo
Fiŝkaptado en Komuneja kategorio
Fiŝkaptado en Vikinovaĵoj

Fiŝkaptado temas pri klopodo ĉasi fiŝojn kiel sporto aŭ kiel negoco, aŭ simple pro bezono manĝi.

Citaĵoj

[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Fiŝkaptistoj havas manieron romantikigi siajn batalojn kun fiŝoj kaj forgesi, ke la fiŝo havas hokon en sia buŝo, sia gorĝo aŭ sia ventro... Ŝajnus esti sufiĉe da avantaĝo por la fiŝkaptisto, ke la fiŝo havu la hokon en la buŝo anstataŭ la fiŝkaptisto. »
— Ernest Hemingway
Citaĵo
« Vi devas perdi muŝon por kapti truton. » « You must lose a fly to catch a trout. »
— George Herbert, Jacula Prudentum (1651)
Citaĵo
« Fiŝkano estas bastono kun hoko ĉe unu fino kaj malsaĝulo ĉe la alia. »
— Samuel Johnson
Citaĵo
« Kiam ili havas du semajnajn feriojn, ili rapidas al feriejo... Ili naĝas kaj fiŝkaptas, sed tion mi faras la tutan jaron. »
— Danny Kaye
Citaĵo
« Mi du foje fiŝkaptis per vergo kaj ŝnuro nur ĉar aliaj knaboj petis tion al mi, sed ĉi tiu sporto baldaŭ malebligis al mi la traktadon de la vermoj, kiuj estis metitaj sur la hokon kiel logilo, kaj la distordado de la fiŝaj buŝoj, kiuj estis kaptitaj. Mi rezignis pri ĝi, kaj eĉ trovis sufiĉe da kuraĝo por instigi aliajn knabojn foriri. »
— Albert Schweitzer
Citaĵo
« Logu bone la hokon: ĉi tiu fiŝo mordos»
— William Shakespeare

Vidu ankaŭ

[redakti]