Superstiĉo estas psika sinteno, kiu rigardas aŭgursignifaj iujn ceremoniojn, gestojn ks aŭ iujn hazardajn okazaĵojn.
« Neskribaj kaj nevidaj kulturoj interesiĝas ĉefe pri internaj ol pri eksteraj kaŭzoj. Pro tio la skribaOkcidento vidas la tutan restan mondon kiel ĉenitan per dense plektita araneaĵo de superstiĉoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« La devizo: “Kie haveblas volo, tie haveblos la vojo” estas la superstiĉo de la nuntempa homo. »
« Estas mirinde kiom multe da tiel nomataj superstiĉoj popularas hodiaŭ kaj en la urbo, kaj en la kamparo, sed se demandi iun klare kaj rekte: “Ĉu vi kredas je fantomoj, je sorĉistinoj, je sorĉparoloj kaj magio?” li kun indigno rifuzos ĉion ĉi. Li ne deziras aŭdi pri tiaj aferoj kaj konsideras ĉion ĉi sensencaĵo. Sed kaŝe li kredas je ili ne malpli ol loĝanto de ĝangalo. »
« La naciisma edukado povas sukcesi, tial ke en la grandega plimulto de la cerboj regas ankoraŭ la dekomenca, absurda mistika tendenco. La esenco de l' patriotismo estas ja pure mistika, superstiĉa. Tio montriĝas per la absoluto de ĝia moralo. La naciismo estas eĉ la sola religio, kiu ankoraŭ postulas de la homo vivoferon. »
« L'éducation nationaliste peut réussir parce que l'absurde tendance mystique originelle règne dans l'immense majorité des cerveaux. L'essence du patriotisme estas certes purement mystique superstitieuse. Ceci apparaît dans l'absolutisme de sa morale. Le nationalisme est même la seule religion qui exige encore de l'homme le sacrifice de sa vie. »