Borušov estis origine germana vilaĝo. Ĝia nomo estas derivita de familia nomo de posedanto de la sinjorejo Borš el Rýznburk, kiu en la duono de 13-a jarcento koloniigis ĝin. La nomo de la vilaĝo estis de ĝiaj loĝantoj diversforme germanigata. Ĝi estis Porussow, Borussow, Pahres, Pohres, Pores, sed ankaŭ Borušov.
Administrado de Borušov, Prklišov kaj Svojanov diversforme ŝanĝiĝis. Al Borušov apartenas ankaŭ izolitaj domoj Nový Borušov - Borušovská kovárna kaj domaro Na Kopci.