Osík
Osík | |||
municipo | |||
Baza lernejo en Osík
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Osík | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Litomyšl | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Rivero | Desná | ||
Situo | Osík | ||
- alteco | 355 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 50′ 43″ N 16° 16′ 59″ O / 49.84528 °N, 16.28306 °O (mapo) | ||
Katastro | 12,61 km² (1 261 ha) Osík | ||
Loĝantaro | 1 046 (2024) | ||
Denseco | 82,95 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1347 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 569 67 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 578509 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Osík | |||
Retpaĝo: www.osik.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Osík situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 3 km sudokcidente de urbo Litomyšl. Vivas ĉi tie 1 046 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dolní Újezd, Benátky, Morašice kaj Litomyšl.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ekesto de la vilaĝo Osík estas ligita kun koloniiga agado de premonstrata monaĥejo en Litomyšl en la duono de 12-a jarcento. Tiam jam sur teritorio de Osík ekzistis vilaĝo Křekovice, kiun princo Soběslav la 1-a donacis al la benediktana monaĥejo de Litomyšl. Post la jaro 1145 okazis translokiĝo de la loĝantaro, verŝajne pro koloniigaj kaŭzoj, kaj la vilaĝo neniiĝis. En la jaro 1145 akiris donace premonstratoj de Litomyšl grundon sur Kačí-monto, kiu estas parto de Osík. Nomo Osík rememoras loĝatan teritorion, kiu ekestis per senarbigado de arbaro.
En la jaro 1713, kiam en Bohemio propagiĝis pesto, la superularo konstruigis apud Osík izoligan kabanon. Ĉar pesto tiam la sinjorejon evitis, estis ĉi tie alkonstruitaj pluaj dometoj kaj tiel ekestis domaro Lazaret (Lazareto), parto de Osík.
En la jaro 1792 en Osík ekestis lernejo kaj en la jaro 1912 estis konstruita nova lerneja domo, en kiu oni instruas ĝis nun.
En la jaro 1879 ekestis en Osík fajrobrigada asocio, kiu de la jaro agis sub nomo "Fajrobrigada-Sokola Unuiĝo en Osík", kiu uzadis sokolan uniformon. Eble tia organiza formo estis ununura en Bohemio, ĉar alie estis uzata fajrobrigada uniformo kun kasko.
Komence de la 20-a jarcento ekestis en Osík fabriko produktanta draŝmaŝinojn kaj ankaŭ en tiu tempo ekestis ĉi tie brikfarejo, kiu produktas konstrumaterialojn ĝis nun. En la jaro 1946 estis en Osík konstruita la unua stacio por bova spermogreftado en Ĉeĥoslovaka respubliko.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 289 |
1880 | 1 264 |
1890 | 1 267 |
1900 | 1 179 |
1910 | 1 244 |
1921 | 1 301 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 243 |
1950 | 976 |
1961 | 1 013 |
1970 | 955 |
1980 | 912 |
1991 | 936 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 983 |
2014 | 1 038 |
2016 | 1 022 |
2017 | 1 021 |
2018 | 1 016 |
2019 | 1 009 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 015 |
2021 | 954 |
2022 | 1 021 |
2023 | 1 054 |
2024 | 1 046 |
Memorindaĵo
[redakti | redakti fonton]En la vilaĝo troviĝas historia ŝosea ponto kun statuoj.
Personoj
[redakti | redakti fonton]En la vilaĝo naskiĝis akademia pentristino Ludmila Jandová, nask. Kalibánová (1938-2008).
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala paĝaro de mikroregiono Litomyšlsko ĉeĥe Arkivigite je 2010-11-16 per la retarkivo Wayback Machine