Finna signolingvo
finna signolingvo | |
Suomalainen viittomakieli | |
signolingvo • lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Swedish Sign Language family | |
Parolata en | Finnlando |
Parolantoj | 15 000 |
Signantoj | 5000 (taksita) |
Lingvistika klasifiko | |
parenca al sveda signolingvo | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | sgn-FI |
ISO 639-3 | fse |
Glottolog | finn1310 |
Angla nomo | Finnish Sign Language |
Franca nomo | langue des signes finnoise |
La finna signolingvo estas la signolingvo plej kutime uzata en Finnlando. Laŭtakse estas 5000 finnaj surduloj kiuj havas la finnan signolingvon kiel patrinan lingvon. Lingvistike la finna signolingvo plej parencas al la sveda signolingvo, de kiu ĝi komencis apartiĝi kiel sendependa lingvo meze de la 19-a jarcento.
Finna juro agnoskis la finnan signolingvon kiel unu el la finnlandaj enlandaj (malfremdaj) lingvoj en 1995 kiam ĝi estis inkluzivita en la novigita konstitucio. Finnlando tiam iĝis la tria lando en la mondo kiu agnoskis signolingvon kiel naturan lingvon kaj la rajton uzi ĝin kiel patrinan lingvon.
Kursoj en la signolingvo estas instruataj en Finnlando ekde la 1960-aj jaroj. Tiam, oni instruis mansignojn sed sekvis finnan vortordon (vidu Mane kodita lingvo). Poste, esplorado pri signolingvoj ĝenerale kaj la finna signolingvo aparte konstatigis, ke signolingvoj emas havi tre malsaman gramatikon al parolataj lingvoj; la instruado de la finna signolingvo diverĝis de la parola finna lingvo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vortaro de la finna mansigna Lingvo (finne)
- Malneta programo kaj dtrukturo de la finna signolingvo[rompita ligilo] (PDF) (angle) - enhavas utilan informon pri la gramatiko de la finna signolingvo