The Philadelphia Story
La Filadelfia Rakonto | |
---|---|
titol-ekrano | |
filmo | |
Originala titolo | The Philadelphia Story |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1-a de decembro 1940 |
Daŭro | 112 minutoj |
Ĝenro | romanca komedia |
Kameraado | Joseph Ruttenberg |
Reĝisoro(j) | George Cukor |
Produktisto(j) | Joseph L. Mankiewicz |
Scenaro | Donald Ogden Stewart |
Laŭ la verko de | Phillip Barry |
Filmita en | Usono |
Loko de rakonto | Pensilvanio |
Muziko de | Franz Waxman |
Ĉefrolantoj | Cary Grant Katharine Hepburn James Stewart |
Produktinta firmao | Metro-Goldwyn-Mayer |
Distribuo | Metro-Goldwyn-Mayer |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Aktoro • Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro |
IMDb | |
The Philadelphia Story (anglalingve: "La Filadelfia Rakonto") estas filmo el 1940 kun gesteluloj Cary Grant, Katharine Hepburn, kaj James Stewart. Ĝi estas bazita de Broadway dramo de la sama nomo de Philip Barry, pri fianĉino kies planoj estas kompleksigitaj de la samtempa alveno de ŝia eks-edzo kaj de bela ĵurnalisto. Ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej bonaj ekzempleroj de komedio pri reedzigo, populara ĝenro en la 1930-aj jaroj kaj 1940-aj jaroj, en kiu du personoj eksedziĝas, flirtas kun aliaj, kaj tiam re-edziĝas. Ĝi estis utila strategio dum tempo kiam ekster-edzecaj amaferoj estis malpermesitaj en usona kino. La filmo tre sukcesis.
La dramo estis la unua granda sukceso de Hepburn post multaj film-katastrofoj, inkluzivante la klasikaĵo Bringing Up Baby. Howard Hughes aĉetis la rajtojn de la filmo kiel donaco por Helpburn, kun la kondiĉo ke Hepburn rolus la virina ĉefrolo.
La filmo estis refarita en 1956 kiel muzika filmo titolita High Society, kun Bing Crosby, Grace Kelly, kaj Frank Sinatra.
Premioj
[redakti | redakti fonton]La filmo gajnis Oskarojn por James Stewart (plej bona aktoro) kaj scenaristo Donald Ogden Stewart (plej bona adaptita scenaro). Ĝi ankaŭ estis kandidato por Oskaro por George Cukor (plej bona reĝisoro), Katharine Hepburn (plej bona aktorino), kaj plej bona filmo (Joseph L. Mankiewicz - produktisto).
En 1995, ĉi tiu filmo estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.