[1] Pasi vivante: (frazaĵo) vivon travivi estas art' malfacila PrV; travivi teruran minuton, grandan epokon, la junecon en malliberejoB; la travivita tempo reaperis antaŭ liaj okuloj.
2. ↝
Ekkoni, senti, sperti dum sia vivo: travivi gravan okazon, malfeliĉojn, sukceson, belajn festojn; mi estis juna kaj ne multon travivisB; mi estos travivinta feliĉegan tempon, kiu kompensos ĉiujn postajn dolorojn [37]; dum tiuj travivaĵoj.
[3] Elteni (malfacilaĵon), ne morti (dum iu periodo): lingvo, kiu eltenis la provon dum dudek kvin jaroj, kiu en plej bona kaj ĉiam pli floranta stato travivis jam tutan homan generacion;
4. (evitinde) Transvivi1: se li travivos, li eble fariĝos ankaŭ prudenta; malgraŭ mia momento de paniko la antaŭan tagon, mi ne dubis, ke li travivis la brulegon.