Brezovička
Brezovička | |
hungare: Hámbor, germane: Hainburg im Scharosch | |
municipo | |
Vido al Brezovička
| |
|
|
Oficiala nomo: Brezovička | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Sabinov |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Ŝariŝo |
Montaro | Levočské vrchy |
Situo | Brezovička |
- alteco | 467 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 07′ 45″ N 20° 51′ 08″ O / 49.12917 °N, 20.85222 °O (mapo) |
Areo | 8,99 km² (899 ha) |
Loĝantaro | 430 (31.12.2011) |
Denseco | 47,83 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1320 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 082 74 |
Telefona antaŭkodo | +421-51 |
Aŭtokodoj | SB |
NUTS | 524247 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Brezovička | |
Retpaĝo: brezovicka.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Brezovička, hungare Hámbor, germane Hainburg im Scharosch estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. La historia slovaka loknomo estis Hamborek.
Situo
[redakti | redakti fonton]Brezovička situas laŭ flankovojoj. Sabinov troviĝas je 23, Prešov je 39 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1320 en formo "Haynburg". En 1427 36 familioj pagis impostojn. En 1787 oni komputis 63 domojn. En 1828 624 vilaĝanoj loĝis en 84 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Hámbor 399 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Héthárs, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Brezovička 422 homoj, (407 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno el la 14-a jarcento, en 1713 ĝi barokiĝis, en 1859 pligrandiĝis
- klasikisma kapelo de 1830
- renesanca kastelo nomata "Supra" ĉirkaŭ en 1620
- kastelo nomata "Malsupra" ĉirkaŭ en 1700
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Hámbor naskiĝis hungara jezuito-profesoro Henrik Berzeviczy.