Zborov (distrikto Bardejov)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Zborov |
Zborov | |
hungare: Zboró, germane: Sborau im Scharosch | |
municipo | |
Vido al Zborov
| |
|
|
Oficiala nomo: Zborov | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Bardejov |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Ŝariŝo Makovica |
Montaro | Malaltaj Beskidoj |
Memorindaĵo | Zborov burgo |
Riveroj | Kamenec, Rakovec, Rusucká voda |
Situo | Zborov |
- alteco | 326 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 22′ 02″ N 21° 18′ 25″ O / 49.36722 °N, 21.30694 °O (mapo) |
Areo | 19,63 km² (1 963 ha) |
Loĝantaro | 3 212 (31.12.2011) |
Denseco | 163,63 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1355 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 086 33 |
Telefona antaŭkodo | +421-54 |
Aŭtokodoj | SK |
NUTS | 519961 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Zborov, Bardejov District | |
Retpaĝo: www.zborov.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Zborov, hungare Zboró germane Sborau im Scharosch estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Zborov situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo Svidník-Bardejov. La lasta urbo troviĝas je 9 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Burgo
[redakti | redakti fonton]Fortikaĵo nomata "Makouicha" konstruiĝis supozeble en 1270. La unua mencio okazis pri la burgo en 1347. En 1548 ĝi estis modernigita. Dum regado de Emeriko Thököly ĝi estis grava centro, tamen en 1684 la Habsburgoj okupis kaj detruis ĝin.
Vilaĝo
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1355 en latina esprimo "Villam Zbro et in ipsa capellam et molemdinum" (=vilaĝo Zbro kun kapelo kaj muelejo). En 1492 la poloj detruis ankaŭ tiu ĉi vilaĝon. Baldaŭe la vilaĝo iĝis kampurbo. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Zboró 2205 homoj, (slovakoj en majoritato, germanoj, poloj kaj ciganoj en minoritato). En 1915 pro la militado la urbeto parte detruiĝis. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Bártfa, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ruino de la burgo sur montopinto 450 m alta
- romkatolika baroka preĝejo de 1655, en 1901 renovigita
- kapelo nomata Rákóczi
- kastela preĝejo omaĝe al Sankta Sofia de 1640, en 1731 trakonstruita
- tombeja kapelo omaĝe al Kristo el la 18-a jarcento
- kapelo omaĝe al Sankta Anna proksimume en 1700
- kapelo de 1757, en la 19-a jarcento renovigita
- kapelo omaĝe al Sankta Triunuo el la 19-a jarcento
- kapelo de 1875
- skulptaĵo pri Immaculata el la 18-a jarcento
- renesanca kastelo de Serédy [ŝerEdi] el la 16-a jarcento, dum la socialismo bruldetruiĝis, nun ĝi estas ruina
- milita tombejo de 1992 por germanaj falintoj
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en la iama Zboró naskiĝis:
- en la iama Zboró mortis en 1676 Francisko Rákóczi la 1-a