Vyšné Ladičkovce
Vyšné Ladičkovce | |
hungare: Felsőlászlófalva | |
municipo | |
Oficiala nomo: Vyšné Ladičkovce | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Humenné |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Zemplín |
Montaro | Malaltaj Beskidoj |
Rivero | Ľubiška |
Situo | Vyšné Ladičkovce |
- alteco | 232 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 02′ 15″ N 21° 53′ 25″ O / 49.03750 °N, 21.89028 °O (mapo) |
Areo | 15,4 km² (1 540 ha) |
Loĝantaro | 217 (31.12.2011) |
Denseco | 14,09 loĝ./km² |
Orogenenezo montariĝo |
Ondavská vrchovina |
Unua skribmencio | 1427 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 067 11 |
Telefona antaŭkodo | +421-57 |
Aŭtokodoj | HE |
NUTS | 521027 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Vyšné Ladičkovce | |
Retpaĝo: www.vysneladickovce.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Vyšné Ladičkovce (hungare Felsőlászlófalva [felŝOlAslOfalva]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Vyšné Ladičkovce situas en valo de rojo, fine de sakovojo el Nižné Ladičkovce. Humenné troviĝas je 15 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1427. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis "Felső-Ladiskócz", poste ĝi ricevis plenan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsőlászlófalva 237 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Humenné, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 pro la partizanoj la faŝistoj bruldetruis la vilaĝon. En 2001 vivis en Vyšné Ladičkovce 258 vilaĝanoj (256 slovakoj).